El Popola Ĉinio>头条新闻>

Indonezia ĉino: Novaj gvidantoj certe povos gvidi la ĉinan popolon realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio

| 2018-03-19
Bookmark and Share


    La 17-an de marto la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso elektis novajn gvidantojn de Ĉinio. Xi Jinping estis elektita kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko. Fremdlandaj ĉinoj esprimis, ke ili firme subtenos la novajn gvidantojn, kaj kredas, ke la novaj gvidantoj certe povos gvidi ĉinojn konstrui la bonhavan socion en ĉiuj aspektoj kaj komenci la novan vojaĝon por krei la socialisman modernan landon en ĉiuj flankoj. 


    Li Zhuohui, ĉefredaktoro de la indonezia ĵurnalo Indonezia-Ĉina Tagĵurnalo, diris, ke la novaj gvidantoj estas memfidaj, trankvilaj, stabilaj, pragmataj, decidemaj, kuraĝaj, antaŭvidaj kaj sagacaj, kaj ili certe povos gvidi la ĉinan popolon realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio. Li atendas, ke Ĉinio profundigu reformon, vastigu pordmalfermon, ellaboru pli da politikoj favoraj al fremdlandaj ĉinoj por ilia investo kaj entreprenado en la patrolando. Li atendas ankaŭ, ke homoj en landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" povu kune profiti de ĉina disvolvo.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments