El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

"Homara komunumo de la komuna estonteco" kaj Esperanto: ĉu la zamenhofa lingvo havas enplantitan "ĉinan genon"?

| 2018-03-17
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki


    Foje ŝajnas, ke iuj homoj naskiĝas tro frue. Sifo aŭ Liu Shifu (1884-1915) certe estas tia homo. Li estis ĉina anarkiisto, kiu plene utiligis Esperanton por sia ismo. Ulrich Lins, la konata germana historiisto kaj aŭtoro de La danĝera lingvo, skribas, ke Sifo revis ke Ĉinio ludu gvidan rolon por kunfandi la kulturojn orientan kaj okcidentan per Esperanto. Aŭ por esti pli preciza, en la plej nova eldono de tiu libro el 2016 ne plu estas la ĉapitro pri orienta Azio. Do se vi volas legi la koncernan parton, serĉu pli fruan eldonon. Mi nun havas la moskvan eldonon el la jaro 1988, kaj en ĝi la afero estas priparolata sur la paĝo 160.


Sifo


    Siatempe Ĉinio estis malforta, duonkolonia lando. Ne estis realisme pensi ke la lando ludu tian rolon. Sed aliflanke ni povas ankaŭ supozi, ke la deziro eliri el la situacio de postrestinteco donis al Sifo forton revi. En tiu epoko kaj en Ĉinio kaj en Japanio estis homoj, kiuj kovis similan revon pri kunfando de la kulturoj. Nu, eĉ Zamenhofon mem ni povus inkluzivi en la grupon de homoj kiuj aspiris al tia kulturfandado el la vidpunkto de popolo en la socie malavantaĝa pozicio. 


    De la epoko de Sifo jam pasis pli ol cent jaroj. Nuntempe ne plu estas malreala fantazio revi, ke Ĉinio estu tutmonda areno por kunfandiĝo de kulturoj orienta kaj okcidenta. Ĝi jam estas plene reala revo. Verŝajne estas pro tio, ke Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, proponis al sia propra lando kaj ankaŭ al la mondo diversajn novajn konceptojn, kiel "ĉina revo", "La Zono kaj Vojo" kaj "homara komunumo de la komuna estonteco". 


    Se mi bone komprenas, per "ĉina revo" oni unuavice celas ĉinojn (kvankam oni ne ekskludas, ke ankaŭ eksterlandanoj havu sian "ĉinan revon"), per "La Zono kaj Vojo" la landojn laŭ la iama sutera kaj mara itineroj de la Silka Vojo, kaj per "homara komunumo de la komuna estonteco" la tutan homaron. Iusence ni povus diri, ke "homara komunumo de la komuna estonteco" estas internacia, tutmonda versio de "ĉina revo". Ni povas ankaŭ subkompreni, ke por starigi "homaran komunumon de la komuna estonteco" necesos harmonia kunfandado de la kulturoj de la mondo.


    Ĉu estas historiaj precedencoj?


    Tamen tiuj konceptoj estas proponitaj antaŭ ne longe, maksimume nur antaŭ kelkaj jaroj. Estonte necesos doni al tiuj nocioj pli konkretan enhavon. Ĉu ni eventuale ne povus lerni de historiaj precedencoj por doni al tiuj proponataj ideoj karnon?


    Oni jam rimarkis, ke en la ekonomia kampo estas precedenco: en la plej prospera epoko de Qing-dinastio la malneta enlanda produktovaloro de Ĉinio estis la plej granda en la mondo. Unu el la eroj de "ĉina revo" estas, ke la lando denove atingu gradon de prospero analoga al tiu de Qing-dinastio.


    Ĉu tamen estas ankaŭ precedencoj, kiuj montras ke Ĉinio estis ĉe la pinto de la mondo ankaŭ en la kampoj kultura kaj idea? Verŝajne malmultaj homoj povas respondi al tiu demando memfide. Sed mi volas diri, ke ja estas precedenco ankaŭ tiurilate.


    Ĉina fonto de la eŭropa klerismo


    Kutima ideo pri la moderna mondo estas, ke la moderna civilizacio naskiĝis en okcidenta Eŭropo. Ne nur temas pri diversaj branĉoj sciencteknikaj sed ankaŭ aferoj kulturaj kaj ideaj. Unu el la plej gravaj modernaj ideoj estas la klerismo, kiu laŭ la difino de la Nova Plena Ilustrita Vortaro "movado en la 18a jarcento, kiu celis disvastigi la lumojn de la racio". Multaj homoj eĉ nun kredas, ke klerismo estas produktaĵo pure kaj nure eŭropa.


    Nuntempe tamen estas pli kaj pli multe da historiistoj, kiuj atentigas ke la afero ne estas tiel simpla. Kaj interese, ke tion mi fakte eksciis en Pekino. Baldaŭ post mia alveno ĉi tien en 2012 mi eksciis, ke tre proksime de la sidejo de El Popola Ĉinio troviĝas tombejo de 63 kristanaj misiistoj, plejparte eŭropaj sed iuj ĉinaj. La plej fama inter ili estas Matteo Ricci (1552-1610) el Macerata, kiu estas en la centra parto de Italio.


La tombo de Matteo Ricci


Foto farita okaze de mia dua vizito al la tombejo en majo 2017 antaŭ la tombeja enirejo. De dekstre Revon (Xie Ruifeng), Rafael Henrique Zerbetto, mi kaj Dekmil (Choi Manwon)


    Kiam mi vizitis la tombejon por la unua fojo komence de julio 2012, mi hazarde renkontis du germanojn, kiuj venis al la tombejo kvazaŭ por pilgrimo. Ili diris al mi, ke tie ripozas ankaŭ kelkaj germanaj misiistoj, kiuj laŭ ili fakte fuĝis al Ĉinio por havi religian liberecon, kiu ne ekzistis en la tiama, mezepoka Eŭropo. Plej certe en la tiama Ĉinio ne estis tia religia libereco kian ni konas hodiaŭ, sed verŝajne la religia toleremo en la lando estis multe pli granda ol tiu en Eŭropo. La renkonto kun ili motivis min iom esplori la historion, kaj mi trovis novan interpreton pri ĝi. 


    La kutima ideo pri tiuj misiistoj estas, ke ili alportis al Ĉinio sciencteknikajn atingaĵojn de la eŭropa. Sed lastatempe oni pli kaj pli komencas diri, ke la influo estis reciproka aŭ foje la ĉina influo eĉ estis decida por burĝonigi kaj kreskigi la klerismon en Eŭropo. La metafizikaj ideoj de novkonfuceanismo, kiu pensas pri la mondo sen premisi la ekziston de la Kreinto, estis alportitaj al Eŭropo pere de misiistoj kaj donis al multaj eŭropaj filozofoj inspiron por rezoni, ke la mondon ruligas ne la Dio sed ia Racio. Oni mencias i.a. la germanan filozofon Christian Wolff (1679-1754) , kiu havis vastan influon siatempe kaj influis i.a. ankaŭ Kantion, kaj pere de li Hegelon.


Christian Wolff 


    Parenteze dirite, unu el la plej gravaj pensuloj kiuj sistemigis novkonfuceanismon estis Zhu Xi (1130-1200), kies ideoj ofte en orienta Azio estas ligitaj al la feŭdisma regado. Interese, tiaj ideoj, kiam transplantitaj al alia kultura grundo, povis ludi liberigan rolon. En unu el miaj iamaj artikoloj mi skribis, ke io simila okazis al kristanismo kiam ĝi estis alportita al Japanio (http://www.espero.com.cn/2017-01/24/content_40166335.htm). 


    Ĉu Esperanto havas enplantitan "ĉinan genon"?


    Do ankaŭ en la kampoj kultura kaj idea ne mankas precedencoj pri tio, ke en la pasinteco Ĉinio donis al la mondo gravajn inspirojn kies influo daŭras ĝis hodiaŭ ... eĉ se ĉinoj mem ne multe konscias tion. En la epoko de "ĉina revo" kaj "homara komunumo de la komuna estonteco"  la kulturaj interŝanĝoj kaj eventuale eĉ iliaj kunfandiĝoj montros alian aspekton ol ili faris dum la ĝisnuna eŭro-usona kultura hegemonio.


    Kio okazos en la kampo de internacia lingva komunikado en tia epoko? Esperantistoj volus tuj diri, ke jen granda ŝanco por Esperanto. Pardonon, mi tamen estas granda skeptikulo tiurilate. Eblas, ke simple la giganta angla lingvo transdonos sian rolon al alia giganto, la ĉina, dum la liliputa Esperanto ne povos ion fari. Aŭ kiel kelkaj antaŭdiras, la evoluo de arteferita inteligento kaj de grandegdatumaro komplete povus ŝanĝi la tutan lingvan pejzaĝon de la mondo. En tia mondo oni lasus efikecpostulan komunikadon al artefarita inteligento, kaj lernus lingvojn nur laŭ hobia prefero. Eventuale tio povus esti bona novaĵo por Esperanto, kiu malgraŭ ĉio ja estas granda hobia lingvo.


Ĉu la Majstro vere enplantis "ĉinan genon" en Esperanto?


    Sed se mia skeptiko tamen permesas al mi iom da fantaziado, mi volus fantazii, ke Esperanto fakte havas iom da "ĉina geno" malgraŭ la sufiĉe eŭropeca ekstera aspekto. Tio ne nur signifas, kiel Claude Piron iam argumentis, ke la Zamenhofa dismembrigo de ideoj, per kiu li kreis la vortojn de tiu ĉi lingvo memorigas nin pri la ĉina lingvo. 


    Mi volus hipotezi, ke en lia lingvo eĉ eĥas iama revo de "perfekta lingvo" (laŭ la titolo de la fama verko de Umberto Eco), filozofia lingvo prirevita de tiaj homoj kiaj Kartezio kaj Leibniz. Estas konata fakto, ke tiuj filozofoj estis inspiritaj de informoj liveritaj de misiistoj pri la mirinda komuna skribo en orienta Azio, per kiu diversaj popoloj tie solvis - almenaŭ tiuj filozofoj kredis tion - la komunikan problemon de diverslingvuloj. Ĉu la spuro de tia historio ne kaŝas sin en Esperanto kiel dormanta "geno"?


    Mi volus fantazii, ke transkulturaj interŝanĝoj okazontaj en la epoko de "homara komunumo de la komuna estonteco" povus veki la dormantan "ĉinan genon" de Esperanto. Nu, sed mi timas samtempe, ke, se mi tro persiste pledus por tiu profetaĵo, oni pensus, ke eble ankaŭ mi naskiĝis tro frue kiel Sifo...



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments