El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Blua ĉielo kaj la "Du Sesioj": sukcesa batalo de Ĉinio kontraŭ aerpoluado

| 2018-03-17
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki


    Venis marto. Ĉi-jare mi pasigas marton en Pekino por la sesa fojo. La alveno de tiu ĉi monato signifas, ke ankaŭ ĉi-jare venis la tempo de la "Du Sesioj", t.e. ĉiujaraj kunsidoj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). De la lastaj jaroj unu el la plej gravaj temoj de tiuj sesioj daŭre estas protektado de la ekologia medio ĝenerale, kaj regado de aerpoluado specife. La regado de aerpoluado estas nomata ankaŭ: batalo kontraŭ aerpoluado.


    Mia pesimismo montriĝis malprava


    Okaze de la lastjaraj "Du Sesioj" El Popola Ĉinio faris kelkajn filmetojn pri aerpoluado, ĉefe pri spertoj de aerpoluado eksterlande: plejparte pri tiuj en Japanio kaj iomete pri tiuj en Britio. Mi ludis la rolon de parolisto en tiuj filmetoj kaj en la plej lasta filmeto esprimis deziron, verŝajne komunan al multaj kiuj loĝas en Pekino, ke la problemo de aerpoluado en Pekino (kaj en Ĉinio) laŭeble baldaŭ solviĝu.


Densa fumnebulo en decembro 2015


En Pekino pli kaj pli oftiĝas tia senpolua mateno.


    Nun mi devas konfesi, ke fakte siatempe mi mem ne kredis pri tiu "baldaŭ". Mi emis pensi, ke drastaj ŝanĝoj ne povos okazi ĉar en multaj landoj de la mondo oni bezonis multajn jarojn por tio aŭ post jaroj ne sukcesas solvi la problemon de aerpoluado. Sed ĉi-vintre mi estis agrable surprizita, ke mia pesimisma antaŭvido malpravis: ŝrumpis la nombro de la tagoj kun severa aerpoluado. En Pekino ni tre ofte povis vidi la bluan ĉielon dum la ĵus pasinta vintro. Ŝajne la ĉefurbo de Ĉinio estas definitive survoje al la solvo de tiu ĉi problemo.


    Ĉio ŝajne estis neŝanĝebla


    Kial do estis mia pesimisma antaŭvido? Ekloĝante en Pekino mi pensis, ke ŝajne aerpoluado estas malfacile ŝanĝebla. Iusence mi alkutimiĝis al ĝi.


    Kiam El Popola Ĉinio informis min pri la preteco dungi min en novembro 2011, mi tuj retumis kaj trovis, ke oni multege raportas pri aerpoluado en Pekino. Mi certe estis timigita, sed kion fari? Jam la kuboj estas ĵetitaj! En la fino de marto 2012 mi alvenis al Pekino kaj trovis, ke tiutage aerpoluado ne estis tiom severa kaj tamen la tuta urbo estis kovrita de maldensa tavolo de fumnebulo.


    De tiam ĝis la lasta jaro la situacio ne montris signifan pliboniĝon. Kaj mi mem iom post iom komencis alkutimiĝi al aerpoluado. Ofte okazas, ke kiam iu venas de alia urbo aŭ alia lando al Pekino, elvenante de aviadilo li aŭ ŝi flaras strangan odoron. Jen la poluita aero! Sed kelkajn jarojn post mia ekloĝo en Pekino, kiam mi flaris tian odoron en la flughaveno, mi simple sentis ke mi revenis hejmen...


    Sed dum mi iom post iom alkutimiĝis al aerpoluado en Pekino, la ĉina registaro ja multe laboris por plibonigi la situacion. Kaj ankaŭ en la "Du Sesioj" tiu ĉi problemo fariĝis ofta temo ĉar dum tiuj kunsidoj oni surtabligas ĉiujn novajn leĝproponojn kaj similajn novajn politikojn de la registaro. 


    Stabiliga rolo en la ĉina politika sistemo


    En la lasta jaro esplorante pri la historio de regado de aerpoluado en Japanio mi povis lerni, ke en la pasinteco en tiu lando estis malfacilaĵoj antaŭenpuŝi kontraŭpoluajn politikojn, ĉar en la politika areno plejparte regis nur la opinioj reprezentantaj la intereson de la industrioj. La politika sistemo ĉina, kies grava parto estas TPK kaj ĈPPIK, certe multe diferencas de la japana, sed la rolo de tiuj du institucioj ne estas sensignifa por stabiligi la tutan politikan sistemon spegulante la opiniojn de diversaj sociaj rondoj. 


    Mi do mem povis vidi, ke la stabiliga rolo de la ĉina politika sistemo ja funkcias ankaŭ por la mildigo de aerpoluado. Espereble ankaŭ en la estonteco oni sukcesu redukti aerpoluadon ne nur en Pekino sed ankaŭ en aliaj partoj de Ĉinio tiel ke ĉie en la lando oni povu ĝui la bluan ĉielon!




Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments