Maŭricia raportisto: Ĉinio klopodas ne nur por sia disvolvo sed ankaŭ por disvolvo de aliaj landoj precipe afrikaj landoj
Konstruita de la Ĉina Komunika Konstrua Grupo, la aŭtovojo inter Adis-Abebo kaj Adama en Etiopio, fotita en la 16a de novembro 2013
En Pekino Ronnie Antoni, ĵurnalisto el La Defio de Maŭricio, raportas pri la du sesioj de Ĉinio. Li opinias, ke en la lastaj jaroj Ĉinio pliigis malfermon kaj ĝia ekonomio rapide disvolviĝis. Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en la internacia scenejo pro sia solida ekonomio.
Ĉinio klopodas ne nur por sia disvolvo, sed ankaŭ por disvolvo de aliaj landoj, precipe afrikaj landoj.
Nun la ĉina ekonomio ŝanĝiĝas de altrapida kresko ĝis altkvalita disvolvo, kaj Ĉinio multe investis en scienca kampo.
Sendube, la ĉina ekonomio akiros pli grandajn atingojn, kaj tio nepre antaŭenigos la afrika-ĉinajn rilatojn al reciprokaj profito kaj utiligo.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat