TPK-reprezentanto: fondiĝo de ministerio pri agrikulturo kaj kamparo rapidigos prosperon de vilaĝoj
La 13an de marto la projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro estis prezentita al la unua sesio de la 13a TPK por ekzamenado. La projekto montras, ke post la reformo la ministerinivelaj institucioj malpliiĝis je ok, kaj vicministerionivelaj je sep, kaj fine estos 26 institucioj, inkluzive de fondota ministerio pri agrikulturo kaj kamparo.
"Estas entuziasmiga la nomo de ministerio pri agrikulturo kaj kamparo," Li Changgeng, TPK-reprezentanto kaj sekretario de la partia komitato de Luanxie-vilaĝo en la urbo Shahe, Hebei-provinco, emocie diris: "Tio efike integros kapitalon por agrikulturo, rapidigos realigon de la bela revo pri potenca agrikulturo, bela kamparo kaj riĉaj vilaĝanoj en la nova epoko, kaj forte akcelos prosperon de vilaĝoj."
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat