El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

La roloj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco: iomete da historiaj scioj

| 2018-03-15
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki


    En Ĉinio marto estas ĉiujare politika sezono ĉar en tiu monato okazas la "Du Sesioj", t.e. kunsidoj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). 


    Komence de mia restado en Pekino mi miskomprenis, ke TPK kaj ĈPPIK estas respektive la malsupera kaj supera ĉambroj de la parlamento. Fakte ne estas tiel, ĉar la registaro nur bezonas aprobon de TPK, kaj de ĈPPIK nur ricevas konsilojn kiujn la registaro ne nepre devas plenumi.


La 1-a Sesio de la 13-a TPK okazanta ĉi-jare


La 1-a Sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK okazanta ĉi-jare


    TPK aprobas diversajn proponojn elmetitajn de la ĉina registaro. Ili estas i.a. la registara budĝeto, proponoj amendi la konstitucion, leĝproponoj kaj nomumo de prezidanto de la lando.


    Aliflanke ĈPPIK donas konsilojn al la registaro, sed la registaro ne bezonas ĝian aprobon al unuopaj politikoj. 


    Iomete da historiaj scioj


    Por pli bone kompreni kial ekzistas paralele tiuj du institucioj kun similaj karakterizoj necesas iom lerni la historion. 


    La 1-a Plena Sesio de la 1-a ĈPIPK estis kunvokita en septembro 1949, do tuj antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Tiam la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estis preskaŭ venkinta en la interna milito kontraŭ Kuomintango. Por krei la novan respublikon KPĈ bezonis kunlaboron de vastaj tavoloj de la popolamaso, kaj precipe tiun de progresemaj intelektuloj, kiuj tiam estis sin organizintaj en la tiel nomatajn "demokratiajn partiojn". ĈPPIK do unuflanke estis (kaj daŭre estas) areno de kunlaboroj inter KPĈ kaj tiuj demokratiaj partioj, kaj kiel tia tiam ludis la rolon de fakta parlamento, do leĝfaranto. Do fakte tiu ĉi institucio metis la fundamenton de la nova ŝtato. Estas pro tio, ke "la komuna programo de ĈPPIK" siavice validis kiel fakta konstitucio.


    Dum la postaj 5 jaroj la konstruado de la nova ŝtato progresis, tiel ke en septembro 1954 TKP estis kreita kaj oficiale adoptis la konstitucion. 


    Sed tio ne signifis finon de ĈPPIK. Ĝi nun ne plu rolas kiel leĝfaranto sed daŭre tenas sian funkcion kiel areno de kunlaboroj inter KPĈ kaj la demokratiaj partioj kaj inter KPĈ kaj diversaj sociaj rondoj kaj rondoj de fakuloj. Jen do estas kanalo per kiu ne nur diversaj partioj sed ankaŭ diversaj sociaj rondoj kaj fakuloj povu esprimi siajn opiniojn al la registaro en la formo de konsiloj. 


    Do laŭ preciza leĝa difino ĈPPIK certe ne estas la supera ĉambro de la parlamento, sed ĝi ja ludas stabiligan rolon iom similan al la supera ĉambro de la parlamento en aliaj landoj. 




Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments