TPK-reprezentanto: Establigo de Ŝtata Administracio de Medicina Asekuro pli bone garantios kuracadon al malsanuloj
La 13-an de marto la projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro estis prezentita al la unua sesio de la 13-a TPK. La projekto montras, ke post la reformo la ministerinivelaj institucioj malpliiĝis je ok, kaj vicministerinivelaj je sep, kaj fine estos 26 institucioj.
Dai Lizhong, TPK-reprezentanto kaj prezidanto de direkcio de la bioteknika kompanio Sansure, diris ke starigo de la Ŝtata Komisiono de Sano kaj Higieno plene enkorpigis la koncepton pri transŝanĝo de kuracado al sanigo de homoj. Tio forte antaŭenpuŝos la strategion pri sana Ĉinio. La nove establita Ŝtata Administracio de Medicina Asekuro akcelos profundigon de medicina reformo kaj pli bone garantios kuracadon al malsanuloj.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat