El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Sukcese Okazis la 36-a Komuna Seminario

| 2018-03-12
Bookmark and Share

    La 36-a Komuna Seminario okazis de la 6-a ĝis la 11-a de marto en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. Ĉirkaŭ 20 personoj el Sud-Koreio kaj Ĉinio partoprenis en la seminario.


 


    Yuan Ailin, prezidanto de la Chongqing-a Espernto-Asocio, faris paroladon kun la temo: "La disvolviĝo de la ekonomia zono laŭlonge de la river Jangzio laŭ la iniciato 'la Zono kaj Vojo'". Li prezentis la aktivecojn de la Chongqing-a Espernto-Asocio ekde la fondiĝo kaj ankaŭ ĝian estontan planon. Ĉiu-somere en Chongqing okazas esperantaj aktivecoj kiuj inkluzivas vojaĝon kaj interkomunikadon. Ankaŭ du filmoj kun esperantaj subtitoloj estas ĵus finprodukitaj kaj baldaŭ estos projekciitaj en kinejoj.



    La reprezentanto de la Chongqing-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj esprimis subtenon de la organizaĵo al diversaj aranĝoj de Esperanto kaj la disvolviĝo de la lingvo.


    Gao Shuyuan, reprezenanto de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo prezentis esperantajn aktivecojn en Ĉinio dum la lastaj jaroj kaj esprimis bondezirojn al la ĉi-foja KS kaj ankaŭ esperon por la prosperaj aktivecoj de ĉinaj junaj esperantistoj en 2018.


    Dum libera diskutado Jastina, instruistino de la Elementa Lernejo Baiyangshu en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, norda Ĉinio, prezentis la instruadon de Esperanto en sia lernejo. Pan Zhongwu, juna esperantisto el Guizhou-provinco, sudokcienta Ĉinio, faris paroladon kun la titolo: "Ni fariĝu esperantistoj kun saĝo kaj respondeco" . 


    Poste oni unue turismis ĉirkaŭ Chongqing kaj poste per plezurŝipo vizitis urbojn laŭlonga de la rivero Jangzio.


    Chongqing estas tre bela urbo. Se vi volas viziti la urbon, tie ĉiusomere okazas aranĝo kie via ĉeesto estos bonvena.


(Elle)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments