El Popola Ĉinio>头条新闻>

La amendo de konstitucio estis voĉdone adoptita

| 2018-03-12
Bookmark and Share

La 11an de marto en la Popola Halo de Pekino okazis la tria plena kunveno de la unua sesio de la 13a TPK. Fotis raportisto Wang Ye el Xinhua-novaĵagentejo.


    Posttagmeze de la 11a de marto en la Popola Halo okazis la tria plena kunveno de la unua sesio de la 13a TPK, kaj la amendo de la konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko estis voĉdone akceptita.


    2 980 reprezentantoj devis ĉeesti en la kunveno, kaj efektive ĉeestis 2 964, kaj forestis 16. La nombro de ĉeestantoj atingis kvorumon.


    Laŭ la difino de la unua sesio de la 13a TPK pri voĉdonado de mocioj, la amendo de la konstitucio estos adoptita post konsento de du trionoj da reprezentantoj per sekreta voĉdonado.


    La rezulto estas: 2 958 voĉoj poraj, du kontraŭaj kaj tri sindetenis.


    Wang Chen, prezidanto de la kunveno, anoncis ke la amendo de la konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko estis voĉdone akceptita. Tuj estis varmaj aplaŭdoj en la kunvenejo.


    Tiutage la prezidantaro de la unua sesio de la 13a TPK deklaris, ke la amendo de la konstitucio estis publikigita por efektivigo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments