Zhang Yesui: Ĉinio dece pliigas defend-elspezon, malpli altan ol tiu de aliaj ĉefaj landoj
La 4an de marto en Pekino okazis la unua gazetara konferenco por la unua sesio de la 13a TPK.
Responde al la demando pri pliigo de elspezo por nacia defendo de Ĉinio, proparolanto Zhang Yesui diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio dece pliigis defend-elspezon, kaj ĝia plejparto estas por plenigi la antaŭan mankon, ekzemple ĝisdatigi ekipaĵojn kaj plibonigi kondiĉojn de baznivelaj soldatoj kaj milita trejnado.
"Laŭ la procentoj en la malneta enlanda produkto, en nacia fiska elspezo aŭ en pokapa elspezo por la nacia defendo, la defend-elspezo de Ĉinio estas malpli alta ol tiu de multaj ĉefaj landoj."
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat