El Popola Ĉinio>头条新闻>

10 vortoj multe atentataj de ĉinaj retumantoj

| 2018-03-03
Bookmark and Share

    En la 8-a de februaro la retejo de la ĵurnalo Renmin Ribao komencis enketadon pri temoj plej atentataj de retumantoj dum la ĉi-jaraj du sesioj, t.e. sesio de Tutlanda Popola Kongreso kaj sesio de Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĝis la 15-a horo de la 27-a de februaro la enketon respondis 4 212 368 homoj. Laŭ la enketado, la plej atentataj temoj estas batalo kontraŭ koruptado, socia asekuro, eduka reformo, medicina reformo, forigo de malriĉeco, sistemo pri loĝado, reformo kaj pordmalfermo, mediprotektado, prosperigo de la kamparo, laŭleĝa regado de ŝtato.



    "Batalo kontraŭ korupto" restas ĉe la kapo de la plej fokusaj vortoj 


    "Batalo kontraŭ korupto" sepfoje estis la plej atentata fokuso en la enketoj pri la du sesioj dum la pasintaj 16 jaroj, kaj ĉi-jare ĝi refoje okupis la unuan lokon en la fokusaj vortoj.  


    Krome, laŭ homoj el 16 provincoj kaj municipoj de Ĉinio, kiuj estis enketitaj surstrate, "batalo kontraŭ korupto en bazaj lokoj" estas vaste atentata, kaj multaj retumantoj opinias, ke korupto en bazaj lokoj havas pli grandan influon al popola vivo. 


    40% de la retumantoj atentas socian asekuron por sole vivantaj maljunuloj


    Dum multaj jaroj "socia asekuro" estis vaste atentata temo dum la du sesioj. En la ĉi-foja enketado, 40% de la retumantoj opinias, ke mankas al sole vivantaj maljunuloj socia asekuro. 


    Laŭ multaj retumantoj, malgraŭ disvolvado de servindustrio por maljunuloj, restas ankaŭ problemoj, kiel nesufiĉo de provizado de servekipaĵoj, alta kosto kaj malbona kvalito de maljunulejoj. Krome kiel perfektigi prioritatan asekuron kaj profesian flegadon al grandaĝuloj, kiuj ne povas memzorgi, estas malfacila problemo, kaj postulas senprokrastan solvon. 


    Eduka reformo refoje atentata


    Batalo kontraŭ korupto, socia asekuro kaj medicina reformo estis fokusoj atentataj dum la lastaj du jaroj, kaj ĉi-jare eduka reformo aperis en la unuaj tri lokoj de la listo de vortoj plej atentataj. 


    Pri reformo de sistemo pri enirekzameno de universitatoj, ĉirkaŭ 30 procentoj da retumantoj opinias, ke la afero, kiu postulas urĝan solvon, estas, ke malsamaj regionoj havas malsamajn ekzamenojn en akcepto de novaj studentoj, kaj 24% de la enketitoj esperas perfektigi politikojn pri enirekzameno de superaj lernejoj ekster hejmloko. 


    Novaj fokusoj: reformo kaj pordmalfermo, prosperigo de la kamparo 


    Ĉi-jaro estas la 40-a datreveno de reformo kaj pordmalfermo. Ĉinaj retumantoj havas proprajn spertojn pri ŝanĝoj de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj. Laŭ ili, kiel antaŭenigi "sistemecon, unuecon kaj kooperecon de reformo" estas afero, kiu postulas solvon, por profundigi reformon kaj pligrandigi pordmalfermon.


    Krome ankaŭ "prosperigo de la kamparo" fariĝis fokuso vaste diskutata de retumantoj. 40 procentoj de la retumantoj konstatis, ke en konstruado de la kamparo estas kelkaj problemoj kiuj postulas senprokrastan solvon, ekzemple, malforta kapablo de estroj de vilaĝaj komitatoj, neperfektaj infrastrukturoj kaj malbonaj sanitaraj kondiĉoj. Pli ol 30% de la retumantoj opinias, ke kunordigita antaŭenpuŝo kun urbanizado kaj tuteca planado estas grava metodo por prosperigi la kamparon. Krom tio, kiel disvolvi grandskalan, bonkvalitan kaj altefikan agrikulturon estas la temo plej zorgata de retumantoj.  


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments