El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atentotaj punktoj en la du sesioj

| 2018-03-03
Bookmark and Share

    En la 3a kaj 5a de marto en Pekino respektive inaŭguriĝos la unua sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso.


    Kiuj punktoj estos atentindaj? Ni vidu.


La 1an de marto, antaŭ la malfermo de la du sesioj, raportistoj ricevis raportistajn kartojn en la Popola Halo. Foto venas de Popol-retejo.


    Raporto


    Grava estas la raporto pri registara laboro prezentota en la malfermo de la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso.


    Kiuj estas la atingoj de la registaro en la pasintaj kvin jaroj? En la unua jaro post la 19a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kion la ĉina registaro plenumos politike? Kiel la centra registaro reagos al la punktoj atentataj de la popolo en nacia plano kaj popola vivteno?


    Ciferoj


    Kiam la ĉina ĉefministro raportas pri registara laboro, ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj konkure elsendas ciferon -- la celo de malneta enlanda produkto de Ĉinio en la nova jaro.


    Por tiuj, kiuj zorgas pri la ĉina ekonomio, unu el la plej gravaj signaloj eligotaj en la baldaŭaj du sesioj estos la raporto pri registara laboro, ĉar ĝi difinos la celon por la ekonomia disvolvo en la kuranta jaro.


    Informa centro


    Media-Centro en Pekino, kiel la informa centro de la du sesioj, estis malfermita en la 27a de februaro. Laŭ kutimo, pluraj gazetaraj konferencoj de ministroj estos tie okazigitaj dum la du sesioj.


    Ĵurnalistoj ĉinaj kaj eksterlandaj konkure elsendos raportojn dum la du sesioj.


    Pasejo


    Ĉe la norda pordo de la Popola Halo estas pasejo longa je malpli ol cent metroj. Dum la du sesioj ĝi estas nomata pasejo de ministroj, ĉar tie estas la nepra pasejo por gvidantoj de diversaj departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio al la sesioj, kaj tie ĵurnalistoj konkuras por kapti novaĵojn.


    Gazetara konferenco de ĉefministro


    Laŭ kutimo, post fermo de sesio de Tutlanda Popola Kongreso okazas gazetara konferenco de ĉefministro. Ĉi-jare oni elektos gvidantojn por nova oficperiodo, do nove elektitaj vicĉefministroj eble ĉeestos la gazetaran konferencon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments