La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion pri batalhalto en la tuta teritorio de Sirio
La 24-an de februaro laŭ la loka tempo, en Novjorko, Usono, la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion pri batalhalto en la tuta teritorio de Sirio. Ĉi tiu rezolucio pri 30-taga batalhalto en la tuta teritorio de Sirio alvokas, ke ĉiuj flankoj ĉesigu batalon por malseverigi sieĝon de kvar distriktoj, inkluzive de orienta Ghouta en la orienta antaŭurbo de Damasko, ĉefurbo de Sirio, kaj certigi glatan transportadon por subteni provizadon de la loĝantoj de tiuj distriktoj per manĝaĵoj kaj medikamentoj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments