Funkciuloj de la Pekina Esperanto-Asocio vizitis veteranajn esperantistojn
La 11-an de februaro Yu Jianchao, prezidantino de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA), Nan Youli, honora prezidanto de PEA, Zhang Yongle, ĝenerala sekretario de PEA kaj Wang Yanjing, eksa vicprezidanto de PEA, kune vizitis veteranajn esperantistojn en Pekino.
Jam daŭras dek kelkajn jarojn tia vizitado de funkciuloj de la asocio al veteranoj antaŭ la Printempa Festo. Ĉiujare ĉirkaŭ la festo pluraj membroj de PEA vizitas veteranajn gesamideanojn, kiuj helpis kaj kontribuis al la loka E-movado, por fari festan gratulon kaj esprimi respekton al la lastaj. Tio jam fariĝis tradicio en la asocio.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat