El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova ludo de ruĝkoverto dum la Printempa Festo

| 2018-02-12
Bookmark and Share


    Dum la Printempa Festo ĉi-jare oni povos akiri ruĝkoverton entenantan monon per piediro, buŝmovo aŭ mansvingo. 


    En la 5a de februaro la kompanio Tencent de tujmesaĝilo QQ anoncis, ke dum la Printempa Festo ĝi lanĉos novan ludon "piediro por akiro de ruĝkoverto", kaj QQ-uzantoj povos hazarde akiri unu ruĝkoverton por ĉiu centa piedpaŝo dum la festo.


    Yin Yu, vicprezidanto de la kompanio Tencent diris, ke la kompanio esperas, ke per piediro oni iros eksteren, akompanos siajn gepatrojn aŭ vizitos amikojn. 


    La nova ludo komenciĝos ĉe la sojlo de la nova jaro. De la 19a horo ĝis la 23a horo kaj 30 minutoj, oni povos eniri la ludon per malsupren glitado de pendaĵo ĉe la dekstre-supra angulo en la unua paĝo de la poŝtelefona aplikaĵo QQ. Poste, oni povos legi la resumon pri piedpaŝoj de la lasta jaro kaj akiri kvar ruĝkovertojn.


    De la unua ĝis la tria tago de la nova jaro estos la pinta periodo por viziti familianojn, parencojn kaj amikojn. Dum la tri tagoj oni havos ŝancon akiri ruĝkoverton laŭ ĉiutagaj paŝoj. 


    QQ-uzantoj povos en ĉiu ajn tempo de la 9a horo ĝis la 23a horo kaj 50 minutoj dum la tri tagoj eniri QQ-sporton por gajni hazardan ruĝkoverton.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments