Prezidento de Sud-Afriko konsentis eksiĝi sub certaj kondiĉoj
(Jacob Zuma)
Laŭ la raportoj de fremdlandaj amaskomunikiloj, la 6an de februaro laŭ la loka tempo, Jacob Zuma, prezidento de Sud-Afriko konsentis eksiĝi, sed tio ne estas senkondiĉa. Antaŭe, la jara parolado pri la stato de la lando farota de Zuma estis prokrastita, kaj malakordoj restas inter la membroj de la nuna reganta partio Afrika Nacia Kongreso.
Laŭraporte Zuma estus devinta fari la paroladon en la 8a de februaro, sed pli kaj pli multaj homoj alvokis al li ke li eksiĝu antaŭ ol fari tion.
La 6an de februaro Baleka Mbete, prezidanto de la Nacia Asembleo de Sud-Afriko, diris, ke oni baldaŭ publikigos la daton de la parolado pri la stato de la lando.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat