El Popola Ĉinio>头条新闻>

Printemp-festaj objektoj en ĉina-eŭropa kargotrajno al Hamburgo

| 2018-02-06
Bookmark and Share

Ĉina-eŭropa kargotrajno portanta printemp-festajn objektojn al Hamburgo. Fotis Su Qingfeng.


   Je la sesa horo kaj 41 minutoj de la 2a de februaro, 50-vagona kargotrajno X8017/8 ekveturis el Wujiashan-stacio de Wuhan al Hamburgo de Germanio tra la landlima trapasejo Alataw Shankou. Ĝi kunportas elektronikajn komponantojn, vestojn kaj manĝaĵojn produktitajn de firmaoj en Wuhan, Jangzia Delto kaj Perl-rivera Delto. Tio estas la 14a ĉina-eŭropa kargotrajno el tiu ĉi fervoja stacidomo ĉi-jare.


    En la fridigaj konteneroj de la trajno estas kelkdek tunoj da nutraĵoj el Sichuan, Guangdong, Chongqing, Ningxia kaj Wuhan por kontentigi la postulojn de ĉinaj lernantoj kaj ĉinoj en Eŭropo dum la Printempa Festo.


    Li Wei, vicestro de la fervoja stacidomo Wujiashan pri kargo, diris, ke ĉi-semajne ekveturis ses ĉina-eŭropaj kargotrajnoj el tiu stacio, semajna rekordo ekde oktobro 2012.


    Funkciulo el la Wuhan-a Internacia Loĝistika Kompanio Hanou diris, ke pro multiĝo de ĉina-eŭropaj kargotrajnoj, la avantaĝo de efikeco kaj malvarma ĉen-transporto de la trajnoj estas iom post iom diskonigitaj kaj akceptitaj de la eŭropaj landoj. La loĝistik-komerca integriĝo kaj resurs-divida komerc-modelo de la kompanio estigas bonan cirkuladon de la importado kaj eksportado. La kosto malpliiĝas kaj la produktoj diversiĝas.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments