El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

La loĝejo, kie ne mankis bestaj surprizoj

| 2018-01-26
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki


    Pli frue mi skribis pri la historio de miaj loĝejoj en Pekino. En la fino de tiu artikolo mi anoncis, ke mi verkos pri la dua loĝejo de kie mi translokiĝis en aŭgusto lastjare. Valoras plu rakonti pri tiu hejmo ĉar tie de tempo al tempo okazis al mi surprizoj pro bestoj.


    Mia najbaro estis ... hundo


    Kiam en 2014 por la unua fojo mi iris al mia dua loĝejo por rigardi ĝian internon, oni avertis min ke la familio loĝanta sur la 3-a etaĝo havas hundon, kiu ofte estas ekstere aŭ ie sur la ŝtuparo. Mia loĝejo parenteze estis sur la 5-a etaĝo. Montriĝis, ke la hundo ne estas homtimema, trankvila, saĝa kaj eĉ ĝentila: kiam ĝi sidis sur la ŝtuparo kaj iu homo preterpasis, ĝi nepre stariĝis kvazaŭ por doni al la preterpasanto sufiĉe da spaco por trairi, kvankam tio ne estis necesa. Mi foje aŭdis ĝin boji, sed plej parte ĝi faris tion nur por altiri la atenton de sia mastro por ke li malfermu la pordon. Post iom da tempo la hundo evidente jam rekonis min. Tion mi diras ĉar ĝi foje vidante min ekĝojis kaj alkuris al mi. Foje okazis, ke malfru-vespere iu fermis la pordon de la ŝtuparo dum la hundo estis ekstere, tiel ke ĝi ne povis reiri al sia hejmo. Kiam la hundo vidis min, ĝi ja tuj divenis, ke ĉar mi loĝas en la sama konstruaĵo, mi certe malfermos la pordon.


La saĝa hundo


    En 2016 tamen "la hunda situacio" draste malboniĝis por mi. La familio de la 3-a etaĝo ekhavis alian hundon multe pli malgrandan. En la zamenhofa proverbaro estas dirite: Kiu bojas, ne mordas. Sed mi ŝatus modifi ĝin jene: Kiu bojas, certe ĝenas. La hundeto multe timis nekonatajn homojn, tiel ke ĝi konstante bojis al ĉiu alproksimiĝanta homo. Mi neniam sukcesis bone amikiĝi kun tiu ĉi besteto. Rezulte okazis, ke matene, kiam mi ekiras al la laborejo, la hundo ekvidande min komencas forte boji, kure malsupreniras la ŝtuparon kaj daŭre bojadas ĝis mi malaperas de ĝia vidkampo. Vespere, kiam mi atingis la unuan etaĝon de nia domego, la hundeto, se ĝi estis ekstere, rapidis al la ŝtuparo kaj kure supreniris la ŝtuparon, kaj timtremante bojadis sur la 3-a etaĝo "atendante" mian alvenon. Kaj ĝi daŭre bojadis ĝis mi atingis mian etaĝon. Se ĝi estus saĝa, mi opiniis, ĝi restus ekstere kaj ne zorgus pri mi. Mi grumble diris al mi mem: "Kial mi laciĝinte atingas la hejmon kaj devas esti tiom akre kritikata de la hundaĉo per bojado?”


    En la lastaj monatoj de mia loĝado tie aldoniĝis la tria hundeto, kiu feliĉe ne multe bojis al mi. Samtempe mi malkovris, ke la familio de la 3-a etaĝo fakte havas amkaŭ du katojn, kiuj pli malofte ol la hundoj sed fojfoje pasigis tempon ekstere. Tiuj bestetoj ne kaŭzis grandan problemon al mi, sed same ne pretis amikiĝi kun mi. Ili simple, silente forkuris kiam ili vidis min. Al mia edzino, kiu restis en Japanio, mi mesaĝis lamentante, ke mi sentas ke mi kvazaŭ loĝus en bestoĝardeno. Nu, la Pekina Zoologia Ĝardeno ja estis de mia tiama loĝejo je 5-minuta piedirado, kaj tamen...


    Du kokaĵoj pendas de la mur', du kokaĵoj pendas de la mur'...


    Sed mi havis sperton eĉ pli hororan. La konstruaĵo, kie estis mia loĝejo, estis relative malnova kaj ne ĉiuj etaĝoj okupitaj. Tamen dum iom da tempo estis familio, kiu loĝis sur la 5-a etaĝo same kiel mi. Iom mistere, ili ne estis tie konstante. Sed komence de la jaro 2016 ili sukcesis hirtigi al mi la harojn, kiam la Printempa Festo estis alproksimiĝanta. Iun tagon reveninte de la laborejo mi trovis, ke super interŝtuparo (kaj ne de muro, kiel iom misgvide diras la ĉi-supra titolo) pendas du grandaj kokoj mortigitaj! Al multaj japanoj, kies prapatroj tradicie ne estis karnovoraj, tute ne estas kutime hejme pendigi tiajn aĵojn, kaj mi ĵuris al mi mem, ke mi nepre iros protesti al la najbaro se io simila daŭros. Nu, la kompatindaj kokoj pendis tie dum kelkaj tagoj, poste malaperis kaj neniam plu revenis. Iom poste la najbara familio, kies stomakoj plej verŝajne glutis la kokojn, mem malaperis ien.


Pendas kokoj.


Viandopecoj fotitaj en Taizhou


    Tiutempe mi rakontis tion al neniu. Nur poste mi havis ŝancon montri foton de la kokoj (jes, mi faris ĝin por enmane havi atestaĵon por eventuala bezono por protesti ĉe la najbaro!), kaj miaj ĉinaj geamikoj diris, ke la familio certe devas esti el iu suda parto de Ĉinio, kie oni pretigas la tutan kokaĵon por manĝi okaze de la Printempa Festo. Kaj cetere nur malpli ol tri semajnojn pli frue ol tiu okazaĵo mi estis fotinta kelkajn sekigatajn viandopecojn pendigitajn sub alero de turisma vendejo vespere, kiam mi vizitis la urbon Taizhou en la provinco Jiangsu. Kia koincido! Sed tion mi rimarkis eĉ multe pli poste. 


    Estas alia proverbo zamenhofa, kiu diras: Inter lupoj kriu lupe. Ĝia instruo ja estas utila por mi, kiu devas klopodi adaptiĝi al la manieroj de ĉinoj kiel eksterlandano loĝanta en Pekino. Sed mi retrospektive sentas, ke en tia "besto"-medio priskribita en tiu ĉi artikolo mi ja ne povus decidi ĉu mi boju hunde, miaŭu kate aŭ kokeriku koke.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments