Xi Jinping: Regado de Ĉinio II (2): La ĉina diplomatio en transiro al "nova internaciismo"
de YOSHIDA Yosuke
Ĉinio jam estas la dua plej granda ekonomio de la mondo, kaj la influo, kiun la lando nuntempe donas al la mondaj politiko kaj ekonomio, fariĝis multege pli granda ol tiu de la sama lando antaŭ aŭ tuj post la lanĉo de reformo kaj pordomalfermo. Ankaŭ pli vigliĝas la diplomatio de Ĉinio kaj iuj homoj diras, ke tio estas ĝia "ekspansiismo" aŭ "novkoloniismo". Por tiuj kiuj ne bone konas Ĉinion, tia sinteno de la ĉina registaro ŝajnus "aroganta". Se oni analizus nur tiun malcedeman parton de la ĉina diplomatio, oni povus ricevi nur timigan impreson pri la lando. Sed por kompreni la verajn celojn de la ĉina diplomatio, ni antaŭ ĉio devas kompreni per kiaj ŝlosilaj konceptoj Ĉinio ĝin funkciigas. La ĵus aperinta dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio priskribas en kvar ĉapitroj (de la 14-a ĝis la 17-a) la celojn de la ĉina diplomatio, kaj ankaŭ la iniciaton "Zono kaj Vojo", kiu lastatempe ricevas apartan atenton de la mondo. En tiu ĉi artikolo ni unue superrigardu la historion de la ĉina diplomatio, kaj poste analizu la ĉefajn karakterizaĵojn de la diplomatio de Xi Jinping ĉefe surbaze de la dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio.
Kian lokon okupas la diplomatio de Xi Jinping en la historio de la ĉina diplomatio, kiu "progresas kun la tempo"?
Oni ofte diras, ke la socialisma teorio de Ĉinio "progresas kune kun la tempo". Fakte la samo validas ankaŭ al ĝia diplomatio. Ĝi ja ŝanĝiĝadis kun la paso de la tempo. Do antaŭ ol okupiĝi specife pri la diplomatio de Xi Jinping, ni koncize retrorigardu la ŝanĝiĝojn, kiuj okazis al la diplomatio de Ĉinio en la pasinteco.
La ĉina diplomatio dum la epoko de Mao Zedong estis "revolucia diplomatio" surbaze de la proleta internaciismo. En tiu epoko la mondo estis meze de la malvarma milito. Ne laste pro la izola politiko fare de okcidentaj landoj kun Usono ĉe la pinto, Ĉinio ne povis disvolvi siajn diplomatiajn rilatojn kun la okcidentaj evoluintaj landoj, tiel ke ĝiaj eksteraj rilatoj koncentriĝis plejparte al la socialismaj landoj kun Soveta Unio en la centro, kaj krome la lando starigis la profundajn rilatojn kun aziaj kaj afrikaj landoj por tie subteni revolucion de la ĉina tipo. En tiu epoko oni ofte asociis la ĉinan diplomation kun "eksportado de revolucio" sed ankaŭ ne mankis modera sinteno, kiu emfazis la gravecon de internacia harmonio. Tipa ekzemplo de tia modero estas "la Kvin Principoj por Paca Kunekzistado" elmetita de Zhou Enlai en 1955. Tiuj ĉi principoj, parenteze, estas heredataj ankaŭ de la hodiaŭa diplomatio de Ĉinio.
La ĉina diplomatio dum la epoko de Deng Xiaoping estis karakterizata per la transiro de internaciismo al emfazo de naciaj interesoj de Ĉinio. Dum la epoko de Mao Zedong la plej grava konstato estis, ke la aktuala epoko estas tiu de "militoj kaj revolucioj" tutmonde, kaj la prioritaton ricevu prepariĝo por la eventuala tria mondmilito. Tamen kiam Deng Xiaoping sukcesis reveni al la ĉina politika areno, la internacia situacio multe pliboniĝis kaj eblis peti ekonomian helpon de evoluintaj landoj por plifortigi Ĉinion. La ŝtatgvidantaro kun Deng Xiaoping ĉe la pinto disvolvis ĉiuflankan diplomation kaj precipe plifortigis la rilatojn kun la okcidentaj landoj. La implicita celo estis restarigi la ekonomion preskaŭ paneintan pro la ekonomiaj politikoj de la epoko de Mao Zedong, kaj antaŭenigi la moderniĝon de la lando. Tio signifis transiron de internaciismo al emfazo de naciaj interesoj. Tiu nova diplomatio helpis al Ĉinio plifortigi la nacian forton, sed samtempe reduktis la proporcion de internaciismaj elementoj en ĝia diplomatio.
En la diplomatio de Jiang Zemin kaj Hu Jintao, kontraste, estas rimarkebla transiro de emfazo de naciaj interesoj al "nova internaciismo". En tiu epoko Ĉinio sukcese disvolvis sian ekonomion kaj la graveco de la lando en la mondaj politiko kaj ekonomio fariĝis iom post iom pli granda. Indas konstati, ke tuj post la lanĉo de reformo kaj pordomalfermo Ĉinio estis rigardata kiel postrestinta, relative "malgrava lando" internacie kaj ne kaŭzis grandan problemon, eĉ se la lando praktikis diplomation, kiu ĉefe gravigas siajn proprajn interesojn. Sed la rapida ekonomia kresko de Ĉinio kondukis al tia situacio, ke la lando ne plu estas malgrava en la mondo, kaj oni komencis postuli de Ĉinio internacian kontribuon respondan al ĝia "pezo" en la mondo. Dum la epoko de Jiang Zemin estis elmetita "la koncepto de nova nacia sekureco" , kiu sin bazas sur la reciproka fido de la koncernaj landoj, kaj dum tiu de Hu Jintao la koncepto de "internacia harmonia socio", kiu emfazas la gravecon de internaciaj kunlaboroj.
Jen do la konciza historio de ŝanĝiĝoj en la diplomatio de Ĉinio. Kaj nuntempe la registaro de Xi Jinping intencas plene transiri al la diplomatio de "nova internaciismo" samtempe heredante diversajn diplomatiajn ideojn de la gvidantoj de la pasinteco.
Jam ekde la komenco la registaro de Xi Jinping elmontris siajn proprajn nuancojn ankaŭ pri la diplomatio. Komence tio montriĝis en la fakto, ke en la diplomatio estis aplikata "la ĉina revo" elmetita de Xi Jinping. Ekzemple en la 7-a de junio 2013 Xi Jinping okazigis komunan gazetaran konferencon kune kun la siatempa usona prezidento Barack Obama. En tiu okazo Xi Jinping diris, ke "la ĉina revo celas realigi prosperon de la lando, releviĝon de la nacio, feliĉon de la popolo, kaj enkorpigas revon por paco, evoluo, kunlaboro kaj kungajno, kaj havas multon komunan al la usona revo kaj aliaj belaj revoj de la homoj de diversaj landoj". Oni ofte emas miskompreni, ke "la ĉina revo" estas etnocentra koncepto, kiu donas prioritaton nur al la disvolviĝo de Ĉinio. Sed ke Xi Jinping menciis ĝin en la diplomatia kunteksto montras, ke li volas akcenti ĝian "internaciisman" flankon, emfazante ke la disvolviĝo de Ĉinio alportos pluson ankaŭ al la mondo.
Pli poste Xi Jinping elmetis la koncepton de "homara komunumo de komuna estonteco", kiu fariĝis la baza tono de lia diplomatio. Estas klare, ke tio spegulas la jam menciitan "novan internaciismon".
Graveco de internaciaj kunlaboroj en la epoko de tutmondiĝo: kio estas "nova internaciismo" en la diplomatio de Xi Jinping?
La dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio entenas la paroladon titolitan: "Ĉinio devas praktiki la diplomation de granda potenco kun siaj propraj karakterizaĵoj". La paroladon Xi Jinping faris okaze de la Centra Laborkunsido pri Eksterlandaj Aferoj okazinta en novembro 2014. Per tiu teksto la legantoj povas scii kian diplomation Ĉinio intencas praktiki. "La diplomatio de granda potenco kun propraj karakterizaĵoj" estas diplomatio, kiu premisas, ke Ĉinio jam fariĝis "granda potenco" kaj kapablas doni gravan influon al la politiko kaj ekonomio de la mondo. Tiu diplomatio havas jenajn karakterizaĵojn.
La unua karakterizaĵo estas firma tenado de la sendependa diplomatio. Tiu ĉi koncepto ne estas io nova, kaj estis priparolata jam en la epoko de Mao Zedong. Tio signifas, ke Ĉinio firme tenu siajn fundamentan sistemon kaj fundamentajn politikajn liniojn. Io nova nuntempe estas, ke Xi Jinping mencias ankaŭ kulturan tradicion kaj kulturajn valorkonceptojn. Ĉinio emfazas la sendependan diplomation pro la lecionoj, kiujn ĝi lernis el la travivaĵoj de la pasinteco, kiuj inkluzivas altrudon de la spertoj de Soveta Unio al diversaj landoj dum la epoko de Kominterno (de la 1920-aj jaroj ĝis la komenco de la 1940-aj jaroj), kaj grandskalan polemikon pri la ĝenerala linio de la internacia komunisma movado post la dua mondmilito (ĉefe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj). La nova karakterizaĵo de la sendependa diplomatio de Xi Jinping estas, ke oni alarmiĝas pri la kreskanta "okcidentiĝo" de Ĉinio kaj strebas gardi la kulturon propran al la lando. Xi Jinping ne nur pledas por gardado de la nuna reĝimo kaj tiu de la ĉina kulturo, sed ankaŭ por gardado de justaj interesoj por la nacia sendependeco de Ĉinio. Sed ni samtempe ne devas forgesi, ke estas per paca diplomatio ke li pledas por tiuj celoj.
La dua karakterizaĵo estas, ke Ĉinio strebas firme teni la principon, ke ĉiuj landoj estu traktataj egale. Heredante la spiriton de "Kvin Principoj por Paca Kunekzitado" el la epoko de Mao Zedong, Xi Jinping rimarkigas, ke "ĉiuj landoj, ĉu granda aŭ malgranda, ĉu forta aŭ malforta, ĉu riĉa aŭ malriĉa, estas egalaj kiel membroj de la internacia socio". Sekve li substrekas, ke Ĉinio neniel fariĝos hegemonia potenco, kaj ke la lando neniel strebos riĉigi sin je la malprofito de evoluantaj landoj, malsimile ol ilia ekspluatado fare de la internacia ekonomia reĝimo post la dua mondmilito.
La tria karakterizaĵo estas, ke Ĉinio strebas al la realigo de mondo de kungajnoj. Iuj homoj kritikas, ke Ĉinio estas "novkoloniisma". Sed fakte la ekonomia diplomatio de Xi Jinping celas konstrui mondon de kungajnoj. Kontraste al Usono, kiu nun emas akcenti nur siajn proprajn interesojn, Ĉinio emfazas sian malfermiĝon al la mondo. Do la lando fakte ne volas realigi sian "ekspansiismon" aŭ "novkoloniismon", sed strebas al tia ideala stato, en kiu diversaj landoj de la mondo povu reciproke riĉigi unu la alian.
Parenteze ankaŭ la iniciato "Zono kaj Vojo", al kiu multaj homoj de la mondo nun dediĉas sian atenton, estas starigita kun la baza ideo konstrui mondon de kungajnoj, kaj estas esence malsimila ol ia ekonomia zono regata de Ĉinio kiel la ĉefa potenco.
La kvara karakterizaĵo estas gravigo de la diplomatio kun la najbaraj landoj. La bazaj ideoj de la diplomatio de Xi Jinping kun la najbaraj landoj estas esprimitaj per la devizo "amikececo, sincereco, reciproka profitigo kaj inkluzivemo", kiun oni elmetis okaze de la Laborkunsido pri la Diplomatio kun la Najbaraj Landoj, okazinta en novembro 2013. Estas laŭ tiuj ideoj, ke Ĉinio plifortigis siajn rilatojn kun la najbaraj landoj.
Ĝis ĉi tie ni koncize priskribis la trajtojn de la diplomatio de granda potenco kun ĉinaj karakterizaĵoj. La tria kaj kvara punktoj estas nenio alia ol enkorpigo de "nova internaciismo". Iuj el la paroladoj entenataj en la dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio II parolas ekzemple pri tiaj necesoj kiaj antaŭenigo de kunordigitaj klopodoj de diversaj landoj por stimuli la kreskon de la monda ekonomio, aŭ elfosado de potenciala movforto de la ekonomia kresko en kunlaboro kun diversaj landoj.
Nuntempe la ekonomio de ajna lando ne povas funkcii sen la rilato kun la tutmonda ekonomio, kaj ankaŭ en la ekonomia politiko ne mankigeblas la kunlaboroj kun aliaj landoj. La paroladoj entenataj en la dua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio montras, ke la nuna mondo jam eniris en la epokon en kiu intimaj kunlaboroj inter diversaj landoj nepre necesas, kaj ankaŭ ke Ĉinio devontigas sin antaŭenpuŝi "internaciismon" anstataŭ "naciajn interesojn" en la klopodoj solvi tutmondajn problemojn. Mi opinias, ke, se vi legos tiun ĉi volumon, vi povos kompreni la direkton de la ĉina diplomatio post la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Kaj se iuj legantoj ankaŭ volas kompreni pli sisteme la diplomation de Xi Jinping, mi rekomendas, ke ili tralegu aldone la unuan volumon de Xi Jinping: Regado de Ĉinio ĉar ĝi inkluzivas liajn paroladojn, kiuj priskribas "la rilatojn de novtipaj grandpotencoj", kiujn mi ne povis tuŝi en tiu ĉi artikolo, aŭ la diplomation kun la najbaraj landoj nur pretere tuŝitaj ĉi tie.
Redaktoro: USUI Hiroyuki
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat