El Popola Ĉinio>Videoj>

Filmeto: studentoj de interlingvistikaj studoj en Poznano

| 2018-01-24
Bookmark and Share



    En septembro 2017 ni festis la 20-jariĝon de Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato “Adam Mickiewicz” en Poznano, Pollando. Dum tiu okazo El Popola Ĉinio intervjuis kelkajn el la diplomitoj kaj novaj studentoj.


    UNUA INTERVJUO:


    Bengt: Mi estas Bengt Olof Aradsson el Svedio. Suda Svedio, kie mi loĝas jam por pli ol sesdek jaroj. Mi multon lernis, ĉar baze mi ne havas antaŭajn lingvistikajn studojn, do preskaŭ ĉio estis nova, fonetiko tute nova, gramatikon mi jam sciis iom el la sveda, sed ne tiel profunde kiel nun, do mi profitis multe. Ankaŭ mi kunportis tiun scion hejmen, al miaj gekolegoj. Mi povas imagi ke ili pensas ke mi tre multe opiniis pri la lingvaĵo hejme kaj en mia laboro, sed mi multon profitis ankaŭ al nia sveda lingvo.


    EPĈ: Vi estas redaktisto de Esperanta gazeto, ĉu ne?


    Bengt: Jes, du gazetoj. La Dia Regno, la gazeto de la protestanta kristana movado, kaj ankaŭ al la Sveda Esperanto-Federacio, La Espero, mi redaktas.


    EPĈ: Ĉu la studoj helpis vin pri tio?


    Bengt: Jes! Mi havas kontrol-legantojn, kaj nun, post tri jaroj, mi rimarkis ke ili ne tiom multe devas korekti kiel antaŭe, do mi ne faras tiom da eraroj kiel antaŭe.


    DUA INTERVJUO:


    Felix: Saluton, mi estas Felix. Mi venas el Madrido, Hispanio, kaj antaŭ tri jaroj mi decidis komenci la studojn ĉi tie en Poznano kaj feliĉokaze mi sukcesis kaj atingis la diplomon. Bone. Ne vere ŝanĝis mian manieron vidi la mondon, ĉar mi multe sociadis en Hispanio kaj mi studis kulturan antropologion, do ne rilatas al tio, sed jes, ja ŝanĝis mian manieron vidi la esperantan movadon. Mi tre lernis pri Esperanto, pri esperanta kulturo, pri la literaturo, pri Esperanto mem lingvistike, kaj tio kion mi plej volas substreki en la studoj estas la sesioj kiuj disvolviĝas ĉi tie en Poznano, ĉar estas dufoje jare, sed la restado ĉi tie en Poznano kun homoj ne nur el malsamaj landoj kaj malsamaj kulturoj, sed en malsamaj aĝoj, tio gravas ankaŭ, ĉar en malsamaj aĝoj homoj havas malsamajn spertojn pri vivo. Tio pliriĉigis mian vivon.


    EPĈ: Kaj la etoso estas internacia, kun homoj el malsamaj landoj.


    Felix: Tute internacia. Kaj tute bonega. Estas iu malkonekto de miaj ĉiutagaj devigoj, kaj veni ĉi tien estis kiel eniri en alia mondo. Por fari komparon, kiel mi klarigis al homoj en Madrido por ke ili komprenu, estas kiel Harry Potter: mi estas en Hogwarts, kaj mi venas al iu loko kie mi lernas vere interesajn aferojn kiuj gravas. Ne pensu malbone pri tiu komparo, sed mi sentas kiel Harry Potter venante ĉi tien. Mi ricevis la leteron, ekzakte tiamaniere.


    TRIA INTERVJUO


    Mariusz: Saluton, mi nomiĝas Mariusz, mi venas el Verda Monto en Pollando.


    EPĈ: Vi ĵus finis la instruistan trejnadon...


    Mariusz: Jes. Mi finis tiun studon por fariĝi pli edukita instruisto, ĉar Esperanto kiel ĉiu lingvo bezonas tiajn instruistojn, eĉ se ili ne estas lingvistoj, kiel mi. Tio ne estas mia fako, mi ŝatas fari tion kaj mi volas disvolviĝi en tiu direkto.


    EPĈ: Ĉu la instruista trejnado aldonis ion al via laboro kiel instruisto?


    Mariusz: Kompreneble. Mi ŝanĝis mian vidpunkton pri metodiko, ĉar ofte okazas ke Esperanto-instruistoj okupiĝas pri tio tute amatore, kaj nun mi iom pli profesiiĝis. Mi iam faris kurson por komencantoj, sed nun post tiuj studoj mi vidas ke mi faris multajn erarojn. Kaj mi ŝatus ankaŭ pere de Skajpo, en la projekto Ekparolu, ekzemple. Estas relative malfacile trovi novajn lernantojn ie surloke kaj kunvenigi ĉiujn en la sama tempo kaj sama loko, do interreto donas eblon ke la lernanto simple kontaktiĝu kun la instruanto.


    KVARA INTERVJUO


    Baŝak:Saluton mi estas Baŝak Araj el Turkio. Mi loĝas en Istambulo kaj mi estas en Poznano nun por komenci interlingvistikajn studojn. Mi ĵus partoprenis al la unua studsesio kaj la simpozio, kaj nun mi estas en Arkones. Mi tre ĝojas ĉar la prelegoj estis interesaj kaj mi lernis multe. Kaj la etoso ankaŭ estis tre bona.


    EPĈ: Inter ĉio kion vi spertis en tiu ĉi studsesio, kio speciale kaptis vian atenton?


    Baŝak:Fakte preskaŭ ĉio, ĉar en la universitata mondo oni ne konas Esperanton, oni ne studas Esperanton, kaj paroli pri Esperanto kaj interlingvistiko en universitata fako estis tute nova por mi.


    KVINA INTERVJUO


    Vicente:Saluton, mia nomo estas Vicente, hispane, aŭ Esperante Vicento. Mi venas el Hispanio. Mi sentas ke la studoj ne nur utilas por lerni multe, certe, sed ankaŭ por senti, senti aliajn sentojn. Esperanta etoso, sed ne nur. Oni povas senti, ekzemple, ke la ŝanĝo eblegas, ne nur eblas, kaj ke ni estas grupo de homoj kun granda potencialo.


    EPĈ: Kio speciale kaptis vian atenton en la unua studsesio?


    Vicente: Estas malfacila demando, ĉar por mi gravas miaj kunvojaĝantoj el mia lando. Ĉar mi sentas ke multaj homoj, kiuj nun estas ĉi tie, ŝanĝiĝos, kaj ni ŝanĝiĝas kune, kaj ni ne nur ŝanĝiĝos: ni kune laboros por fari ion tre gravan por la celo ne nur lerni aŭ lernigi, sed por fari ion, kio plibonigos la mondon. Kiam oni aŭskultas ke alia parolas pri plibonigi la mondon, sentas ke tiu estas tre fremda homo, sed mi ne sentas tiel, mi sentas ke ni povas semi, kaj kune estas pli facile.


    SESA INTERVJUO


    Raul: Saluton! Mi nomiĝas Raul. Mi estas el Dominika Respubliko kaj nuntempe mi loĝas kaj laboras en Usono. Mi iom hazarde konatiĝis kun Katalin ĉe NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) kaj ŝi sciigis al mi tiun ĉi programon, kiu ŝajnis al mi tre interesa, ŝajnas al mi ankaŭ tre grava afero por antaŭenigi Esperanton. Do tiu altnivela studo de la lingvo kaj komunumo laŭ mi estas tre grava.


    EPĈ: Kion la studsesio aldonis al via vivo?


    Raul:Ĝis nun mi pensas ke ĝi aldonos multe da laboro, sed estas tre bone scii ke tiom da homoj interesiĝas pri tio kaj ekzistas tiel akademia studo, do estas tre alta nivelo en kiu oni povas partopreni por lerni pri la movado kaj pere de tiu atingo ankaŭ helpi ĝin.


    EPĈ: Kio speciale kaptis vian atenton pri tiu ĉi unua studsesio?


    Raul: La tiel alta nivelo de la programo. Do unue mi vidis la priskribon de la programo, mi legis iomete, do ŝajnis ke estos multe da laboro, kaj nun mi persone scias, ke estos multe da laboro, kaj estas farinda laboro.


    SEPA INTERVJUO


    Tatjana: Saluton, mi nomiĝas Tatjana. Mi estas el Rusio, mi loĝas en Sankt-Peterburgo, kaj mi estas instruistino de diversaj lingvoj, ĉefe de la Angla. Do mi venis al ĉi tie por komenci miajn interlingvistikajn studojn en Poznano ĝuste pro tio ke mi volas iom ŝanĝi la situacion en la lingva mondo kaj subteni Esperantan Movadon. Mi eksciis pri tiuj studoj danke al mia rusa amiko, li ankaŭ estas esperantisto kaj li proponis kaj mi diris, “kial ne? Jes, estas bona okazo”.


    EPĈ: Kiuj estas viaj impresoj pri la unua semajno?


    Tatjana:Certe la kursoj estis interesaj, mi estas tre feliĉa por ĉeesti la prelegojn de elstaraj esperantistoj, sed certe lacigaj.


    EPĈ: Kio plej allogis vin en la programo de tiu ĉi semajno?


    Tatjana: Bonŝance mi povas diri ke mi jam havas konojn pri interlingvistiko, kaj pri fonetiko kaj fonologio, danke al miaj antaŭaj studoj en la universitato. Esperanta Literaturo allogis min multe, ŝajne ĝi estis la plej interesa studobjekto por mi ĉi tie.


    OKA INTERVJUO


    Eliah: Saluton, mi nomiĝas Eliah, kaj mi venis ĉi tien el Rusio. Mi estas historiisto, mi estas instruisto de historio.


    EPĈ: Kial vi decidis partopreni la studojn en Poznano?


    Eliah: Mi povas diri ke mi subite eksciis pri tiu eblo kaj mi trovis ke ĝi estas tre interesa kaj alloga por mi, ĉar mi ĝenerale ŝatas studi kaj mi ŝatas Esperanton, kompreneble, kaj mi volas profundiĝi en tiun fakon kaj pro tio mi decidis ke mi devas aliĝi.


    EPĈ: Ĉu la unua semajno de la studoj estis kontentiga?


    Eliah: Jes, tre. Ĉar ĝi estis interesa kaj fruktodona por mi. Mi eksciis sufiĉe multe pri Esperanto, pri esperanta literaturo, kaj ankaŭ konatiĝis kun multaj interesaj homoj. Mi ricevis multe da impresoj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments