El Popola Ĉinio>Videoj>

【音乐MV】Perfekta iluzio

| 2018-01-23
Bookmark and Share

   

    Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantojn por soloistoj kaj ĥoro, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inter aliaj Elvis Costello kaj Michael Jackson, registris en Esperanto, verkis orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en siaj propagandaj materialoj. Kelkaj kantoj el la albumo Esperanto de Warner Brothers, kiu eldoniĝis – pure Esperante – en Hispanujo en Novembro 1996, atingis altajn rangojn en hispanaj muzikkonkursoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la Simfonion n-ro 1 Esperanto de David Gaines (ambaŭ el Usono). En franca Tuluzo ekzistas muzikeldonejo Vinilkosmo, specialiĝanta al produktado de Esperanta muziko. Tiun eblas trovi ankaŭ enrete, inkluzive kelkajn retejojn dediĉitajn al Esperanta karaokeo.

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments