El Popola Ĉinio>头条新闻>

MEP de Ĉinio unuafoje superis 80 duilionojn da juanoj

| 2018-01-19
Bookmark and Share

    La 18an de januaro la Nacia Buroo de Statistikoj de Ĉinio publikigis, ke la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Ĉinio en 2017 kalkuliĝis al 82,7122 duilionoj da juanoj, je 6,9% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro, kaj ĝia kreska rapido estis je 0,2% pli alte ol tiu en 2016.


    En 2017, la nacia ekonomio de Ĉinio stabile pliboniĝis kaj la rezulto estas pli bona ol la antaŭvidita. Ĝiaj vigleco, movforto kaj potenciala potenco estis konstante liberigitaj, kaj stabileco, kunordigo kaj daŭrigebleco evidente kreskis, kaj efektiviĝis stabila kaj sana disvolviĝo.



    Kvar indicoj, pli bonaj ol antaŭvidita


    "Ĝenerale dirite, la donitaĵoj el la kvar indicoj estas stabilaj, pli bonaj ol antaŭvidite, kaj pliboniĝas, kaj la nacia ekonomio kuras inter la racia zono," diris Ning Jizhe, vicdirektoro de la Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformo kaj ĉefo de la Nacia Buroo de Statistikoj. En 2017 la reala kresko de MEP atingis 6,9%; pli ol 13 milionoj da urbanoj nove dungiĝis; en la fino de decembro la senlaboreco estis regata je 4,98%, malpli ol 5%; la jara konsumantara prezindico kreskis je 1,6%; la deviza rezervo de Ĉinio en la fino de decembro proksimiĝis al 3 140 miliardoj da usonaj dolaroj.


    Altkvalita disvolvado de ĉina ekonomio


    En la raporto pri registara laboro lastjare la celo de kresko de MEP estis fiksita je 6,5%, kaj la reala kresko de 6,9% estis pli bona ol antaŭvidite.


    Ning diris, ke laŭ ŝanĝiĝoj en la stadio, la ĉina ekonomio turniĝas de altrapida kresko al altkvalita disvolvo.


    Laŭ strukturaj ŝanĝiĝoj, la ekonomia strukturo de Ĉinio en la pasintaj kelkaj jaroj havis historiajn ŝanĝiĝojn, kaj la ŝanĝiĝoj de strukturoj industria, postula kaj faktora havas elstarajn karakterizaĵojn.


    Laŭ ciklaj ŝanĝiĝoj, la monda ekonomio revigliĝas kaj pliboniĝas, kaj la tri ĉefaj ekonomioj samtempe kaj pozitive kreskas. Se Ĉinio kaptos la ŝancojn kaj venkos defiojn, la ĉina ekonomio en integriĝo kun la monda ekonomio stabile kaj sane evoluos plu.


    Stimulo de enlanda konsumo


    "La ĉina ekonomio estas ĉefe stimulata de enlanda konsumo, kaj ĝi devas plifortigi la bazan rolon de konsum-kresko kaj ludi la ŝlosilan rolon de investado por plibonigo de proviza strukturo," diris Ning. En 2017 la eksportado de Ĉinio kreskis je pli ol dek procentoj. Ĝojinde, ke la eksporta strukturo plu pliboniĝas, la procento de eksportoj de mekanikaj kaj elektraj aparatoj kreskas, kaj pliiĝas la rolo de eksportado de altteknikaj industrioj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments