El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fruktoj de AIIB en du jaroj

| 2018-01-17
Bookmark and Share

    En du jaroj post la malfermiĝo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), ĝiaj membroj pliiĝis kaj investaj projektoj akiris ĝojigajn atingojn. Ĝia internacia kredito estis plene agnoskita de la monde unuarangaj taks-agentejoj, kaj ĝia administra koncepto pri malfermo kaj inkluzivo ricevis laŭdojn de diversaj registaroj, internacia komunumo, entreprenoj kaj investantoj.



    Fruktoj


    Post starigo en decembro 2015, AIIB havis riĉajn fruktojn ene de du jaroj. Ĝi pruntedonis 4,2 miliardojn da usonaj dolaroj por 24 investaj projektoj, kiuj estis aprobitaj de la internacia komunumo.


    Unuflanke, ĉiuj 24 projektoj estas en Azio kaj Afriko. Ili estas en Filipinoj, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Birmo, Indonezio kaj aliaj landoj, entute 12, laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".


    Aliflanke, la projektoj temas pri ĝisdatigo de slumoj, kontraŭ-inunda konstruaĵo, konstruado de natur-gasa dukto, aŭtovojo kaj kampara vojo, larĝbenda reto kaj elektr-sistemo en la infrastrukturo inkluzive de energifonto, transportado kaj urba konstruado. 



    Pli da "amikoj"


    De la 2a de oktobro 2013, kiam la ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la iniciaton pri AIIB, ĝis la komenco de la nova jaro, la paŝoj de AIIB estas pli kaj pli stabilaj, kaj ĝia disvolvado estas pli kaj pli vasta. Post kvar pligrandiĝoj, ĝi havas entute 84 membrojn. La "amikaro" de AIIB estas trovebla ĉie, kaj ili kune laboras por komuna celo.


    Menciinde, ke Ĉinio, kiel iniciatinta membro de AIIB kaj ĝia unua granda akciulo, ne sole decidas aŭ havas influon sur aliajn. Kun pliiĝo de novaj membroj, akcioj kaj procentoj de voĉdona rajto de Ĉinio kaj aliaj iniciatintoj iom post iom malkreskos. Tio montras la respondecon de granda lando.


Grafikaĵo farita de Zhang Renzhong


    Plej alta kredit-takso


    En 2017 AIIB sinsekve akiris la plej altan takson de tri internaciaj kredit-taksaj agentejoj, nome Moody's Investors Service, Standard & Poor's kaj Fitch. Tio montras la plenan fidon de mondaj investantoj pri AIIB en konduko de investado kaj financado en la estonteco kaj subteno al tutmondiĝo.


    Standard & Poor's taksis, ke en la sekvaj tri ĝis kvin jaroj, AIIB, kiel vigla nova forto en la hodiaŭa internacia financa merkato, pligrandigos komercan amplekson, plifortigos kapablon por profitigo, kaj faros pli da kontribuoj al la internacia financa merkato.


    Ankaŭ Fitch prognozis, ke per plibonigo de politika kadro kaj avangarda administra modelo, AIIB kompensos riskon de operacia medio, nuligos negativajn faktorojn, kaj iom post iom iĝos emerĝanta plurlatera agentejo pri pruntedonado, fidata de suverenaj landoj kaj favorita de internaciaj investantoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments