El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial germanaj mezlernejanoj ŝatas la ĉinan lingvon?

| 2018-01-17
Bookmark and Share

Dokumenta foto el Ĉina Novaĵ-agentejo, fotita de Chen Gang


    Laŭ raporto de la retejo http://www.cankaoxiaoxi.com/ en la 15-a de januaro, germana amaskomunikilo rimarkis, ke pli kaj pli multaj germanaj lernejoj malfermis kursojn de la ĉina lingvo. Kiel oni aranĝis la kursojn? Kial lernantoj volas lerni la ĉinan lingvon? Por serĉi respondojn raportisto iris en la gimnazion Helmholtz en Bonno.


    La retejo de Deutsche Welle raportis en la 7-a de januaro, ke en la ĉinlingva leciono instruistino Shen Yong, kiu staris antaŭ la nigra tabulo, fonetike klarigis al lernantoj en la 12-a lernojaro la ĉinan ideogramon "把" (ba) per ekzempla frazo, tamen tio estis malfacile komprenata de plejparto de la 13 lernantoj. Ŝi diris: "Por ili la plej granda malfacilo estas lernado de ĉinaj ideogramoj, ĉar gramatiko ne estas tre malfacila." Ŝi donis lecionojn ĉefe en la ĉina lingvo. 


La instruistino Shen Yong (dokumenta foto)


    La raporto konfirmis, ke Shen Yong iam laboris en Universitato de Bonno, kaj en 2009 ŝi ekinstruis la ĉinan lingvon en la gimnazio Helmholtz. Ŝi rememoris: "Tiam mankis porinstruista fako de la ĉina lingvo". Antaŭ trejnado kaj instruado en la gimnazio, ŝi estis nur amatora ĉinlingva instruisto. Ŝi diris, ke la lernantoj povas laŭvole elekti lernadon de la ĉina lingvo kiel ekzamenita lernobjekto. "Ili povas prove lerni la ĉinan lingvon antaŭ unu jaro de sia diplomiĝo. Se ili ne volas daŭrigi la lernadon, ili povas ankaŭ elekti alian lernobjekton."


    En Bonno estas du lernejoj, kiuj funkciigas ĉinlingvajn kursojn, unu el ili estas la gimnazio Helmholtz. En Nordrhein-Westfalen, kie troviĝas Bonno, estas pli ol 20 lernejoj, kiuj malfermis kursojn de la ĉina lingvo. En Bonno supermezlernejanoj povas sekvi kurson de la ĉina lingvo kiel nedeviga lernobjekto kaj eĉ elekti ĝin kiel unu el la ekzamenitaj lernobjektoj por diplomiĝo. Post 3-jara lernado la lernantoj devas atingi la lingvo-nivelon A2-B1. Krom instruado la instruisto Shen donas helpon al lernantoj por ke ili glate trapasu HSK, ekzamenon pri ĉinlingva nivelo.



    Laŭ la raporto, ŝajnas al kelkaj gejunuloj, ke la ĉinlingva kurso estas tre grava. Pro tio multaj supermezlernejanoj transiris al la gimnazio Helmholtz. Inter ili estas ankaŭ ĉindevenaj germanoj, kiel Bai Xiaofen. Ŝi konstatis, ke la lernado de la ĉina lingvo estas malpeza, ĉar antaŭ lernado en la gimnazio ŝi lernis en mezlernejo de Ŝanhajo por unu jaro. Ŝi diris en flua ĉina lingvo: "En mia infaneco mia patro ofte oficvojaĝis al Ĉinio. Pro tio mi tre interesiĝas pri la lando kaj ĝiaj homoj."


    Ankaŭ Björn Brandenburg bone scias kial li lernas la ĉinan lingvon. Li diris: "Ĉinio estas ekonomia potenco, do lernado de la ĉina lingvo estas inda, kaj mi lernas ĝin ankaŭ por gajni ŝildon". Por li fari elekton inter la ĉina kaj hispana lingvoj ne estas malfacila afero. Krome ĉinlingva lernado donis al li ŝancon por interŝanĝo. Laŭ li tio estas tre grava. 


    En ĉiu tria jaro la gimnazio Helmholtz aranĝas vojaĝon de lernantoj al Ĉinio dum Pasko. Ili pasigas la unuan semajnon en la kunlaborlernejo en Maanshan de Ĉinio, kaj la duan semajnon en aliaj urboj de la lando, kiel Ŝanhajo. Fotoj pri la vojaĝo kaj kaligrafiaj verkaĵoj faritaj de kunlaborlernejanoj estas eksponataj en la klasĉambro. La instruisto Shen, kiu vojaĝas kune kun la lernantoj, diris: "Lernantoj estas tre gajaj."


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments