El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandanoj ŝatas "faritajn de Ĉinio", inkluzive de produktoj por beboj

| 2018-01-15
Bookmark and Share

    Laŭ brita amaskomunikilo The Sunday Times, 18 el la 29 donacoj, kiuj entute valoras 160 pundojn, liverataj de la skota registaro por novnaskitoj, estis importitaj el Ĉinio.


    En la beb-skatolo estas dormosako, veŝto, pantalono, ganto kaj ĉapelo fabrikitaj de Ĉinio. Ankaŭ buŝtuko, bantuko, ungofajlilo, termometro kaj aliaj produktoj venas el Ĉinio.



    En la skatolo nur litkovrilo kaj tualettuko estis faritaj de Eŭropo. Sanitara tuko por akuŝintino venas el Nottingham de Britio kaj bindita libro estis eldonita en Londono.


    La skota registaro deklaris, ke 77% da familioj kun novnaskito ricevis la skatolojn. Ekde la lasta aŭgusto entute 22 mil skatoloj estis dissenditaj kaj la parencoj estis tre kontentaj pri la enhavo de la skatolo.


    Multaj retanoj laŭdis la planon de beb-skatolo en sociaj retejoj.



    Iu retano skribis: "Bonege! Mi certas, ke ni uzas 'faritajn de Ĉinio' en ĉiutaga vivo. Tio estas la nomata monda komerco!"


    Ne nur la beb-skatolo mirigas fremdlandanojn, ankaŭ la vindaĵoj el Ĉinio surprizas ilin.


    Antaŭ nelonge videaĵo pri uzo de ĉinaj vindaĵoj estis disvastigita en pluraj vide-retejoj.


    En la videaĵo, patrino de bebo priskribas post uzo la avantaĝojn de la vindaĵo laŭ moleco, sorbeco kaj penetrebleco, kaj miras: "Mi tre ŝatas tiun vindaĵon, kaj ĝi estas mia unua elekto!"


    La vindaĵoj el Ĉinio ne nur ricevas aplaŭdojn de fremdlandaj retanoj, sed ankaŭ laŭdojn de ĉinaj retanoj.


    Parolante pri ĉinaj produktoj, fremdlandanoj ne plu konsideras ilin kiel sinonimon de malalta prezo kaj malaltnivela produkto, kaj ili ŝanĝis la opinion pri la kvalito de ĉinaj produktoj.


    Pro altaj tekniko kaj kvalito kaj bona reputacio, ĉinaj produktoj montras novan ĉarmon en la internacia merkato kun intensa konkuro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments