El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj projektoj de Ĉinio en 2018

| 2018-01-03
Bookmark and Share


    Ĝis la fino de 2018 estos lanĉitaj 18 Beidou-satelitoj. Dense distribuitaj Beidou-satelitoj povos liveri al landoj, laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", servojn de preciza satelita lokalizado, inkluzive de landplanado de Birmo, kontrolo kaj regado de malsanoj de plantoj kaj malutiloj de fiinsektoj de Laoso kaj inteligenta turismo de Brunejo.



    En 2018, la luna sondilo Chang'e-4 atingos la dorson de la luno por la unua fojo en la historio. Krome, Ĉinio fariĝos la tria lando en la mondo, kiu sendepende posedas la teknologion pri reiro de luna sondilo pro la lanĉo de Chang'e-5.


Post lanĉiĝo, Chang'e-5 unuafoje kolektos grundon sur la surfaco de la luno kaj revenos al la tero. Per tio ĉinoj realigos la unuan kontaktiĝon kun la luno.



    En 2018 estos ankaŭ gravaj sciencaj kaj teknikaj ekipaĵoj sendepende esploritaj kaj produktitaj de Ĉinio. La monde plej granda amfibia aviadilo AG600 efektivigos sian unuan flugon sur akvo-surfaco. Ĝi povas gliti, ekflugi kaj surteriĝi sur la surfaco de akvo kaj daŭre veturi por 4,500 kilometroj. En la estonteco ĝi ankaŭ povos facile plenumi diversajn taskojn kiel antaŭzorgo de arbaroj, akva savado kaj transporto akva kaj tera.


    La nova superkomputilo Shenwei-E estas nun en konstruado. En 2018, ĝi povos esti uzita. Ĝi kapablos komputi triilionojn da fojoj po sekundo, kaj efike servos por grandaj sciencaj projektoj kaj ŝtata mara strategio, kiel la travidebla oceano, profundaj maraj regionoj kaj blua vivo.


    La unua ponto inter Sichuan kaj Tibeto oficiale ekfunkcios en 2018. La regiono Ganzi de la provinco Sichuan havos sian propran aŭtoŝoseon. Post aŭto-vojaĝo de 3,5 horoj oni povos atingi, de Chengdu, Kangding por de tie eniri en Tibeton.



    En 2018 Hongkong-Zhuhai-Makao-a Ponto estos ekfunkciigita. Tiam la tempo por vojaĝo de Zhuhai aŭ Makao al Hongkongo estos mallongigita de 3 horoj ĝis duonhoro.



    La Ponto de Amikeco inter Ĉinio kaj Maldivoj ekfunkcios en 2018. Ĝi estos ne nur la unua transmara ponto super la Hinda Oceano, sed ankaŭ la unua transmara ponto de la mondo konstruita sur koralaj rifoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments