El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Demisiis la prezidanto de TEJO

| 2018-01-02
Bookmark and Share

    Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.


    Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, Enric Baltasar demisiis pro personaj kialoj kaj rekomendis kiel sian posteulon la duan vicprezidanton de la asocio, Francesco Maurelli.


Enric Baltasar.


    – Bedaŭrinde la amplekseco de la agado en la posteno de TEJO-prezidanto ne plu kongruas kun la persona situacio de Enric. Mi ankoraŭ elkore esperas ke eblos trovi iun solvon kiu ebligu al li plu plenumi sian postenon anstataŭ iri en la direkton de novaj balotoj, klarigis Michael Boris Mandirola, la eksa prezidanto de TEJO, responde al demando de Libera Folio.


    Enric  Baltasar mem konfirmis al Libera Folio sian demision, kaj promesis baldaŭ publikigi sian demisian leteron.


    La demisio estis anoncita dum la komitata kunsido de TEJO en Junulara Esperanto-Semajno, kiu ĉi-jare okazas en Szczecin, Pollando. La aranĝo daŭros ĝis la 2-a de januaro 2018, kaj en ĝi okazos ankoraŭ unu kunsido de la komitato de TEJO, kie povos esti elektita nova prezidanto de la asocio.


    Laŭ ĉeestintoj la komitato la 31-an de decembro unue ricevis proponon, laŭ kiu Enric Baltasar ekloĝu en Roterdamo por kunordigi la laboron de la volontuloj, kaj TEJO pagu liajn vivelspezojn tie. La proponon subtenis interalie Francesco Maurelli kaj Michael Boris Mandirola. Ĝi tamen estis malakceptita de la komitato per 10 voĉoj kontraŭ 9.


    – Nun ni devas cerbumi pri alia solvo, mi esperas ke venos proponoj el ĉiuj, kaj aparte el tiuj kiuj voĉdonis kontraŭ la solvo proponita (pozicio kiun mi respektas, sed kiu en si mem ne alportas solvon, se ne estas ankaŭ konstrua fazo), skribis Francesco Maurelli poste en la Telegram-kanalo de TEJO.  


    Al la komitato finfine dum la Junulara Esperanto-Semajno supozeble estos prezentita ankaŭ la spezokonto (financa raporto) de la jaro 2016, kiu laŭ la regularo devus esti prezentita jam en januaro 2017. La unua versio de la raporto estis sendita al la komitata listo antaŭ nur kelkaj tagoj, sed ĝi daŭre estis ne preta. Interalie mankis en ĝi la tre grava informo pri la sumo de la membrokotizoj ricevitaj dum 2016.


    La kasisto de TEJO asertis, ke la informo mankas ĉar la Centra Oficejo de UEA ne informis pri ĝi, sed efektive ĝi jam aperis eĉ tute publike en la junia numero de la revuo Esperanto, kie legeblas, ke la membrokotizoj ricevitaj de TEJO estis sume 1773,89 eŭroj.


    Laŭ la unua versio de la financa raporto, TEJO dum la jaro 2016 havis profiton de 4203,98 eŭroj. Tamen en la sekva tago aperis nova informo, laŭ kiu la asocio tute ne atingis profiton, sed male havis deficiton de 41.255,70 eŭroj.


    Kompare kun la planata deficito de UEA dum 2018, 140.000 eŭroj, la financa malsukceso de TEJO dum 2016 povas ŝajni negranda. Konsiderante la membrokvanton de TEJO – tiujare entute 353 – la deficito tamen estas enorma, pli ol 115 eŭroj por ĉiu membro.


    La deficito de TEJO en 2016, kompare kun la membrokvantoj, efektive egalus al deficito de ĉirkaŭ 450.000 eŭroj ĉe UEA, do proporcie ĝi estas trioble pli granda ol la planata rekorda deficito de la plenkreskula asocio. Feliĉe la deficito de TEJO jam ne povos ĝeni UEA, ĉar TEJO nun estas jure sendependa asocio.


Redaktoro:Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments