TPK kaj ĈPPIK en 2017>Intervjuoj>

Interreto kaj pura aero estas gravaj por protektado de kulturaj restaĵoj

| 2017-03-10
Bookmark and Share

de Xie Ruifeng, raportisto de El Popola Ĉinio

 

Shan Jixiang intervjuata
 

    Shan Jixiang, direktoro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco kaj membro de la 12-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), naskiĝis en 1954 kaj fariĝis direktoro de la muzeo en 2012. Dum la lastaj jaroj, sub lia gvido, la muzeo sinsekve lanĉis multajn rimedojn pri diskonigo kaj protektado de histori-valoraj objektoj, ekzemple uzo de poŝtelefonaj aplikaĵoj, farado de la dokumenta filmo Majstroj en Malpermesita Urbo, starigo de hospitalo por antikvaĵoj kaj pligrandigo de areo malfermita al la publiko. Dum la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, mi, raportisto de El Popola Ĉinio, intervjuis lin.

 

    El Popola Ĉinio: Kiujn rolojn interreto ludas en protektado de kulturaj restaĵoj?

 

    Shan Jixiang: Per interretaj teknikoj kaj retejo ni faris registradon de kulturaj restaĵoj, monitoradon de mondaj kulturaj heredaĵoj kaj de nombro de vizitantoj en malsamaj tempoj ĉiutage kaj en malsamaj sezonoj dum la jaro. Ni instalis monitorajn aparatojn sur 47 pordoj de la muzeo, kaj ili estas kunligitaj al la centra komandejo por fari analizon de donitaĵoj. Tio estas tre grava por ni, ĉar laŭ rilataj donitaĵoj, ni povas preni efikajn rimedojn por protekti la kulturajn restaĵojn.

 

La retejo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco
 
La anglalingva paĝaro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco
 

    Kompreneble, interretaj teknikoj estas pli vaste utiligataj por kultura diskonigo. Ni havas retejojn en la ĉina kaj angla lingvoj kaj ankaŭ retejon speciale faritan por junuloj kaj infanoj. Por faciligi al vizitantoj pli bone koni kolektaĵojn de la muzeo, ni ofte okazigas surretajn ekspoziciojn kaj surretigis pli ol 1,8 milionojn da historiaj objektoj. Krome ni altigas disvastigan kapablon kaj rapidecon per aplikaĵoj, Virtuala Realaĵo, WeChat, verkado pri kulturaĵoj kaj kunlaboro kun interretaj entreprenoj.

 

    El Popola Ĉinio: La ĉi-jara raporto pri registara laboro mencias regadon de aerpoluo. Ĉu aerpoluo havas influon sur konservado de historiaj objektoj?

 

    Shan Jixiang: Kompreneble, medio estas tre grava por protektado de historiaj objektoj, precipe kontraŭkoroda. Kutime la pordoj kaj fenestroj de la ĉambregoj en la muzeo estas malfermitaj kaj pura aero utilas al protektado de la brodaĵoj, mebloj, koloraj desegnaĵoj kaj aliaj historiaj objektoj. Ni prenas necesajn rimedojn por mildigi la influon de malbona aero al tiuj objektoj, precipe por eviti korodon.

 

    El Popola Ĉinio: Kiujn rimedojn vi prenis por protekti ilin?

 

    Shan Jixiang: Samkiel ni purigas tablojn ĉiutage, ni ofte faras specialan purigadon de historiaj objektoj por ke ili estu en bona stato kaj nekoroditaj. Bona medio ankaŭ estas tre grava por ilia protektado. En la deponejoj de historiaj objektoj en la muzeo ne mankas konstantaj temperaturo kaj humideco, konvena sunbrilo kaj freŝa aero. Tio liveras garantion por protektado de histori-valoraj objektoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments