El Popola Ĉinio>头条新闻>

Virga flugo de granda amfibia aviadilo de Ĉinio

| 2017-12-27
Bookmark and Share

La 24an de decembro la aviadilo AG600 ekflugis el Jinwan-aerodromo, Zhuhai. Fotis Liang Xu, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    La 24an de decembro la plej granda amfibia aviadilo AG600 kun la nomo Kunlong, atentata de la tuta mondo, finis sian unuan flugon en Zhuhai de Guangdong. Laŭplane ĝi faros sian unuan surakvan flugon en la venonta jaro.


    La aviadilo povas ekflugi kaj surteriĝi sur tero kaj akvo. Ĝi povas plurfoje ir-reire veturi inter akvujo kaj incendio kaj kunporti akvon por estingi incendion. En 20 sekundoj ĝi povas ĉerpi 12 tunojn da akvo. Sub kompleksaj kondiĉoj, ĝi kapablas rezisti al ondoj altaj je almenaŭ du metroj dum ekflugo kaj surteriĝo, kaj ĝi povas sukuri 50 homojn surakve.


La 22an de decembro la aviadilo AG600 estis preta por sia unua flugo. Fotis Liang Xu, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


    La 23an de julio 2016 AG600 estis kompletigita en Zhuhai, kaj ĉi-jare ĝi finis teston de glitado malaltrapida, mezrapida kaj altrapida kaj kvalitan ekzamenon por la unua flugo. La 7an de decembro la aviadilo ricevis licencon pri flugo, kaj en la 24a de decembro ĝi finis la unuan flugon en Jinwan-aerodromo, Zhuhai.


    Nun nur Rusio, Japanio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj esploras kaj posedas grandajn amfibiajn aviadilojn. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments