El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperantigita JarKompaso senpage elŝutebla

| 2017-12-27
Bookmark and Share


    Laŭ la raporto de la Facebook-a ĉefpaĝo de TEJO, oni Esperantigis libreton JarKompaso (YearCompass). JarKompaso estas libreto kiu helpas al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan. Elŝutu ĝin senpage! La libreto disponeblas en Esperanto danke al Hungara Esperanto-Junularo.


    Kio estas JarKompaso?



    JarKompaso estas libreto kiu helpas al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan. En la rutino de ĉiutaga vivo estas facile perdi la fokuson de viaj veraj celoj kaj aspiroj. Kaj malgraŭ tio, ke ni ĉiu havas revojn, nur kelkaj el inter ni planas por ili. Efike, almenaŭ. JarKompaso funkcias simple. Uzante demandojn kaj ekzercojn kun radikoj en psikolgio ĝi gvidas vin tra la pasinta jaro. Poste helpas vin transformi viajn revojn al atingeblaj celoj.


    Kiel JarKompaso funkcias?



    1. Trovu kelkajn trankvilajn horojn por vi mem.


    2. Preparu varman trinkaĵon.


    3. Respondu al la dudekpaĝa demandaro kiu helpos al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan.


    4.Laŭdu vin - vi prenis grandan paŝon en la direkto de la vivo kiun vi volas.




    JarKompaso havas versiojn de multaj lingvoj. En la retejo estas ankaŭ elekteblaj tri formoj por elprinti.


    http://yearcompass.com/eo/


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments