El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pan Jianwei inkluzivita en la jaran liston de dek plej gravaj sciencistoj de la gazeto Naturo

| 2017-12-20
Bookmark and Share

    Frumatene de la 19a de decembro la internacia prestiĝa akademia gazeto Naturo publikigis la liston de dek plej gravaj sciencistoj de la jaro 2017, kaj Pan Jianwei, ĉina fizikisto, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj konstanta vicrektoro de la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, estas en la listo.


    Brendan Maher, aganta novaĵ-ĉefredaktoro de la gazeto, diris, ke la dek sciencistoj aljuĝitaj de la gazeto estas dek homoj, kiuj havas grandan influon en scienco. Ili venas de diversaj kampoj de kvantuma komunikado ĝis genara redaktado, kaj lasis nepereigeblajn sigelojn en la scienca historio en 2017, kaj ili daŭre influos sciencon.



    Menciinde, ke la gazeto raportis pri ĉiuj elektitaj sciencistoj. Kun la titolo Patro de Kvantumo la artikolo pri Pan tiel komenciĝas, ke "Pan Jianwei, rigardata de iuj kiel 'Patro de Kvantumo' en Ĉinio, meritas la titolon. Sub lia gvidado, Ĉinio fariĝis la gvidanto de kvantuma telekomunikado."


    Realigo de kvantuma telekomunikado


    Sub la gvidado de Pan, Ĉinio eniris en la fronton de kvantuma telekomunikado.


    En junio, la monde unua kvantuma satelito Mozi, esplorita de Pan kaj lia teamo, realigis mil-kilometran kvantum-implikan elsendadon dudirektan inter satelito kaj la Tero, kiu rompis la internacian cent-kilometran rekordon, tenitan por multaj jaroj.


    En septembro, la teamo satelite elradiis fotonojn inter Pekino kaj Vieno, kaj ebligis ĉifritan videan babiladon inter la du urboj. Mezurado de fotonoj povas interferigi kvantuman staton de fotonoj, kaj tiu, kiu klopodas ŝteli informojn, estos tuj malkovrita, sekve tio ebligas sekuran ĉifradon, kaj malfermis novan epokon de kvantuma komunikado.


    Nun lia teamo planas lanĉi la duan kvantuman sateliton kaj eksperimenti en la spaclaboratorio Tiangong-2. Pan diris: "Ni vidos pli da ĝojigaj fruktoj. Tio estos nova epoko."


    La gazeta artikolo diras, ke lia teamo estas avangarda en kvantuma interreto. La kvantuma interreto estas interreto konsistanta el satelito kaj aparatoj sur la Tero. Per tio la tuta mondo povos ĝui kvantumajn informojn, kaj tio ebligos ĉifradon de tutmondaj informoj. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments