El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En la Artkolegio de Kunming fondiĝis la Studenta Esperanto-Klubo

| 2017-12-19
Bookmark and Share


    La 15-an de decembro 2017 la Artkolegio de Kunming festis la 158-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof kaj la 36-jariĝon de la Yunnan-a Esperanto-Asocio per solena kunveno en la kolegia teatro. En la kunveno s-ro Duan Yongxing, rektoro de la kolegio, estas elektita kiel nova prezidanto de la Yunnan-a Esperanto-Asocio. Dum tiu kunveno oficiale fondiĝis la Studenta Esperanto-Klubo de la kolegio, kaj s-ro Duan Yongxing fariĝis honora prezidanto de la klubo. La klubo samtempe aliĝis al la Yunnan-a asocio kiel grupa membro.


    Tiu ĉi evento fariĝis grava paŝo por la pli profunda enradikiĝo de Esperanto inter la gejunuloj, kiuj grandnombre kaj oficiale ekstudis la lingvon ĉe la kolegio dum tiu ĉi semestro. Tio montras ilian deziron pri memstara aktivado kaj korespondado kun geamikoj el la tuta mondo. D-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA, d-ino Veronika Poór, ĝenerala direktoro de UEA, kaj organizoj kaj personoj de diversaj lokoj, ekzemple tiuj de la du ĝemelaj urboj de Kunming, Huzisaŭa (Fujisawa) de Japanio kaj Zuriko de Svislando, kaj ankaŭ de Italio, alsendis gratulajn mesaĝojn. 


    Krome la okazo permesis, respondante al la esperoj de s-ro Lee Jungkee, UEA-estrarano por la azia agado, kaj de s-ro Inumaru Fumio, vicprezidanto de KAEM, profundigi la jam fortajn rilatojn inter la artkolegio kaj la fakaj asocioj kiaj ILEI, IFEF k.a. kaj substreki la gravan strategian rolon de Kunming en disvastiĝo de Esperanto en la regiono. En tiu ĉi senco, la nova Studenta Esperanto-Klubo ĉe la artkolegio de Kunming povos faciligi internaciajn kunligojn inter gejunuloj laŭ la ideoj de "La Zono kaj Vojo". Espereble la bonaj semoj plantitaj dum ĉi-jara Zamenhofa Tago donos bonajn fruktojn en la estonto. 


Raportis: Liu Baoguo (Optimisto) kaj Alessandra Madella


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments