El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tim Cook: Kial Apple fabrikas siajn produktaĵojn en Ĉinio?

| 2017-12-08
Bookmark and Share


    Posttagmeze de la 6-a de decembro Tim Cook, plenuma direktoro de Apple, aperis en la Tutmonda Forumo de Fortune por 2017 kaj interparolis kun Adam Lashinsky, plenuma ĉefredaktoro de la revuo Fortune, pri la temo "Apple en Ĉinio". La interparolon Tim Cook komencis per la vortoj: "Apple havas plej multe da fabrikoj en Ĉinio ne pro malalta kosto de laborfortoj, kaj pro tio, ke ĉinaj laboristoj havas altnivelajn kapablon kaj teknikon."


    "Mi vizitis plurajn kunlaborajn kompaniojn en Ĉinio, inter kiuj estis ICT (LUXSHARE-ICT), kiu fabrikas AirPods. Kvankam la produktaĵo estas tre malgranda, ĝi konsistas el preskaŭ dek mil pecoj. Kaj la produkta procezo estas tre malfacila kaj nur alt-nivela tekniko povas helpi nin akiri bonan efikon de sendrata komunikado." Tim Cook laŭdis, ke la produktaĵoj de ICT havas tre bonan kvaliton. 


    "Ni havas niajn fabrikojn en Ĉinio pro la ekzisto de alt-nivela tekniko tie. Niaj produktaĵoj bezonas la plej bonajn ilojn kaj ĉinaj laboristoj havas grandan profesian lertecon. Mi ne scias ĉu ni povas kontentigi tion en Usono. Ĉinoj havas tre altnivelan profesiecon, kaj la eduka sistemo de Ĉinio ebligas al ili atingi ĝin."


    Cook opinias, ke la plej granda altiro de Ĉinio por Apple estas la kvalito de homoj. Antaŭe oni diris, ke la produktaĵoj de Apple estas "desegnitaj en Kalifornio kaj fabrikitaj en Ĉinio". Sed nun la situacio ne estas tia. Novkreadon bezonas ne nur desegnado sed ankaŭ fabrikado. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments