El Popola Ĉinio>头条新闻>

La parolado de Xi Jinping vekis varman diskuton de la internacia komunumo

| 2017-12-07
Bookmark and Share

    La 1-an de decembro en la inaŭguro de la Altnivela Dialogo inter la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Mondaj Politikaj Partioj, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj ĉina prezidanto, faris ĉefteman paroladon kun la titolo "Manenmane konstruu pli belan mondon". La parolado ricevis laŭdojn de gvidantoj de politikaj partioj kaj organizoj de multaj landoj kaj vekis varman diskuton en la internacia komunumo. 


La 1-an de decembro en la Popola Halo de Pekino Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj ĉina prezidanto, ĉeestis la inaŭguron de la Altnivela Dialogo inter KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj kaj faris ĉefteman paroladon kun la titolo "Manenmane konstruu pli belan mondon". (Foto de Liu Weibing, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo)


    Romero Jucá, prezidanto de la Partio de la Brazila Demokrata Movado


    Mi sorbis multajn nutraĵojn el la parolado de la ĝenerala sekretario Xi Jinping. Li faris, per tre firma tono, alvokon al la mondo, tiel ke ni inspiriĝis kaj deziras penadi kune kun Ĉinio por fari la mondon pli bela.


    Zizi Kodwa, membro de la Plenuma Komitato de Afrika Nacia Kongreso de Sudafriko


    La konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco proponita de la ĝenerala sekretario Xi Jinping, donis al alilandaj politikaj partioj tute malsaman manieron rigardi la mondon. Ĉiu lando, ĉu granda aŭ malgranda, povas kune penadi por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.


    Adolfo Tomás Valderrama Rodríguez, ĝenerala sekretario de la Panamista Partio


    Mi tute konsentas pri la propono de la ĝenerala sekretario Xi Jinping pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. La politikaj partioj, precipe regantaj partioj, devas persisti en servado al la popolo kaj servi unue al la popolo. Tio enkorpiĝis ankaŭ en la iniciato "La Zono kaj Vojo". Per interligo kaj interkomunikado ni povas fari kontribuon por la homaro kaj eĉ por la tuta mondo. Mekanismigo de dialogo utilas al la regantaj partioj ekkoni la disvolvan perspektivon de KPĈ kaj transdoni pozitivajn informojn al la mondo. 


    Jean-Pierre Raffarin, eksa franca ĉefministro


    Novigo estis multfoje menciita en la raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Nun la monda situacio estas en senĉesa ŝanĝado, kaj ni devas dividi reciprokajn spertojn. Ni devas ankaŭ fari kunhavajn kunlaborojn, ekzemple tiu pri la iniciato "La Zono kaj Vojo". Kvankam tiu iniciato estas proponita de Ĉinio, Francio kaj aliaj landoj povas partopreni kaj kunhavi. Tiel la mondo povos fariĝi granda familio kaj ne suferos pro milito. 


    Pany Yathotou, membro de Politika Buroo de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj prezidanto de la Nacia Asembleo de Laoso 


    Ni alte taksas la ideon de la ĝenerala sekretario Xi Jinping pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. Se ĉiu lando, same kiel Ĉinio, strebos por solvi disvolvan malekvilibron de diversaj landoj kaj antaŭenigi komunan disvolvadon de diversaj landoj de la mondo, nia mondo iĝos pli harmonia. La konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco estas senprecedenca kaj originala, pri tio ni estas plenaj je atendo. 


    Yamaguchi Natsuo, ĉefo de Komeito, japana politika partio


    Konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco proponita de la ĝenerala sekretario Xi Jinping estas celo aprobita de la ĉeestantoj de la dialogo. Tio estas tre eksterordinara. Laŭ mi, dum realigo de la celo tre gravas ne nur la rilatoj inter registaroj, sed ankaŭ bona rolo de politikaj partioj kaj politikistoj.


    Choo Mi-ae, estro de la Libera Demokratia Partio de Sud-Koreio


    Mi opinias, ke estas tre bona la dialoga mekanismo inter altranguloj de politikaj partioj, proponita de la ĝenerala sekretario Xi Jinping. Tiu propono konformas al agoj kaj vidpunkto de Ĉinio, kiel respondeca granda lando, pri traktado de tutglobaj defioj kune kun diversaj landoj. En la nuna mondo, multaj aferoj ne estas solveblaj por unuopa lando, kaj bezonas, ke respondeca granda lando, kiel Ĉinio, ludu pli grandan rolon por feliĉigi la popolojn de la mondo.


    Krasilnikov, ministro pri internacio de la Komunista Partio de Belorusio


    Ĉinio havas marksismon kun ĉina trajto kaj Belorusio havas tiun kun belorusa stilo... Senkapa kaj stereotipa kopiado de alilanda disvolva modelo ne havas belan estontecon, tamen kelkaj bazaj modeloj de KPĈ en regado kaj en plifeliĉigo de la popolo estas lernindaj de la mondo.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments