El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ni kune "plantu" energi-fonton -- Ĉinio jam sin pretigis por tio

| 2017-12-06
Bookmark and Share


    Ĉiuj scias, ke la tri ĉefaj fosiliaj brulaĵoj (karbo, nafto kaj naturgaso) havas nur limigitan rezervokvanton, kiu cetere ne estas renovigebla. Ili krome poluas nian medion. Do, sciencistoj klopodas por trovi alternativon, kaj ilian atenton kaptas plantoj kiuj estas utiligeblaj kiel fonto de energio. 



   Sur la terglobo sin trovas multe da plantoj utiligeblaj kiel energi-fonto. Ili ĉefe estas agrikulturaj produktaĵoj, organikaj restaĵoj, arbaro, restaĵoj de forst-industrio kaj ankaŭ algoj kaj akvaj plantoj. La Ĉina Akademio de Forstumado faris multe da eksperimentoj kaj jam trovis pli ol 60 specojn de tiaj plantoj en Ĉinio.


    Plantoj utiligeblaj kiel energi-fonto kutime distribuiĝas vaste. Ili povas esti utiligataj kiel renovigebla energio. Se homoj povos planti ilin laŭ lokaj kondiĉoj, kaj transformi ilin en alternativon de nafto, tio estos pli facila ol ekspluatado de minejo kaj rafinado de prenita mineralo, kaj samtempe malmultigos la longdistancan transportadon per tubo aŭ aliaj manieroj inter rafinejo kaj industria regiono. Ankaŭ la kosto sekve malaltiĝos, kaj tio eventuale donos esperon por la daŭrigebla disvolviĝo de la homaro.


    Fakuloj diras, ke sur la terglobo sin trovas pli ol mil specoj de plantoj kiuj riĉe entenas "nafton". Plejparto de ili ne rabas la teran resurson de grenoj kaj komercaj plantaĵoj. Tiel ili havas bonan perspektivon por disvolviĝo.



    En la tropika arbaro de la provinco Hainan de Ĉinio, kreskas speciala arbo Sindora glabra, kiu normale altas de 10 ĝis 20 metroj. El ĝia trunko foje elfluas flava aŭ bruna likvaĵo, kiu ŝajnas kiel dizeloleo. Lokanoj trovis, ke tiu likvaĵo povas esti uzata por brulaĵo de lumigilo, kaj eĉ rekte kiel dizeloleo de aŭtomobilo.


    Algo estas planto kun simpla strukturo, malaltklasa en taksonomio kaj sufiĉe antikva. Malgraŭ ne tre alloga aspekto, multaj specoj de algoj povas produkti grandan kvanton da karbonhidrato, kiu post fermentigo povas fariĝi etanola fuelo. Plie estas mirinde, ke ili povas produkti "bio-nafton" por rafini benzinon, dizeloleon kaj aviadilan brulaĵon. La procezo estas facila, grandefika kaj ne poluas la aeron.



    Oni antaŭkalkulas, ke sur same vasta terareo algo produktas pli multe da "petrolo" ol maizo, kiu nun estas la ĉefa materialo de bio-dizeloleo. Krome algo ne havas multajn postulojn pri la medio por kreskado, ili povas kreski en simpla lageto ĉe la angulo de kampo -- ne kiel maizo kiu devas okupi la kampon. Estas pli grave, ke dum la kreskado algoj povas absorbi karbonan dioksidon ellasitan de elektrejo kaj tiel malmultigi forcejan gason en la aero.


    Antaŭenpuŝite de "plantado" de energi-fonto la ĉina ekonomio sukcese transformiĝos, kaj tio ne nur helpos la releviĝon de la ĉina nacio, sed ankaŭ donos modelon de daŭrigebla disvolvado al aliaj evoluantaj landoj, ke ili transiru de ĉefe agrikultura civilizacio al ekologia civilizacio kaj evitu ripetadon de la nedaŭrigebla industria civilizacio. Ĉiuj evoluantaj landoj tiel kune povos prosperi efike protektante la medion. Tiam milito malaperos, kaj realiĝos paco!


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments