El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion Xi Jinping rimarkigis pri grava influo de interreto?

| 2017-12-05
Bookmark and Share


    Inter la 3-a kaj la 5-a de decembro en la urbo Wuzhen, la provinco Zhejiang, Ĉinio, okazis la 4-a Monda Interreta Konferenco, kiun partoprenis pli ol 1,5 mil gastoj el pli ol 80 landoj de la mondo, kaj en kiu pli ol 400 konataj interretaj firmaoj kaj entreprenoj pri novkreado dividis kun la publiko la plej novajn kaj plej avangardajn perspektivojn de la cifereca ekonomio kaj konceptojn pri malfermo kaj kunhavigo. En la ĉi-foja konferenco estis prezentitaj ankaŭ la plej novaj teknologiaj produktaĵoj de konataj informadikaj firmaoj ĉinaj kaj eksterlandaj. 


    Kion Xi Jinping rimarkigis pri grava influo de interreto dum la konferenco? Kaj kion li konsilis pri la disvolviĝo de interreto en la mondo? 


    Kunlaboroj por komuna konstruado


    La transformo de tutmonda regad-sistemo de interreto eniris en ŝlosilan periodon. La konstruado de sortkomunumo de interreta spaco ĉiam pli kaj pli fariĝas vasta konsento de la internacia komunumo. Ĉinio iniciatis la "kvar principojn" kaj "kvin proponojn" por kune kun la internacia komunumo respekti la interretan suverenecon de ĉiu unuopa lando kaj samtempe evoluigi kunlaborojn. Oni devas diskuti kun ĉiuj, kaj komune antaŭenigi disvolviĝon, bone teni sekurecon, kune partopreni regadon kaj kunhavigi rezultojn. 


    Disvolvo, malfermo kaj kunhavigo


    En la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio jam estis formulitaj agadprogramo kaj projekto por disvolviĝo de socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. Ili proponas konstrui interretan grandpotencon, ciferecan Ĉinion kaj inteligentan socion, antaŭenigi profundan integriĝon de interreto, granda datumaro, artefarita inteligenteco kaj reala ekonomio, kaj ankaŭ evoluigi la ciferecan ekonomion, kunhavigan ekonomion, kultivi novajn fontojn por ekonomia kresko kaj formi novan movforton. La cifereca ekonomio de Ĉinio eniros en la vojon de rapida kresko. Ĉinio esperas, per siaj penoj, antaŭenigi rapidan disvolviĝon de interreto kaj de la cifereca ekonomio de ĉiuj landoj de la mondo. La pordo de malfermado de Ĉinio ne estos fermita, sed male malfermiĝos eĉ pli kaj pli larĝe. 


    La ĉi-supra citaĵo estas parto de la gratula letero de Xi Jinping al la 4-a Monda Interreta Konferenco, datita je la 3-a de decembro 2017. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments