El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bill Gates kaj aliaj 17 eksterlandanoj elektitaj kiel membroj de la Ĉina Akademio de Inĝenierio

| 2017-11-30
Bookmark and Share


   La 27-an de novembro la Ĉina Akademio de Inĝenierio publikigis la nomojn de nove elektitaj akademianoj. 67 novaj akademianoj estas elektitaj el 533 validaj kandidatoj, kaj ilia averaĝa aĝo estas ĉirkaŭ 56 jaroj. Inter ili 49 personoj laboras en universitato aŭ esplorinstituto, dum 18 personoj en entrepreno aŭ hospitalo. Ĉi-foje estas elektitaj inĝenieroj el entreprenoj kaj baznivela frontlinio kaj ankaŭ fakuloj, kiuj longtempe laboras en okcidentaj partoj de Ĉinio kiel la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la provinco Gansu ktp.. 


    Krome estas elektitaj 18 eksterlandaj fakuloj, inkluzive de Ann Dowling, prezidanto de la Reĝa Akademio de Inĝenierio kaj estro de la fako de inĝenierio de la Universitato de Kembriĝo, Bill Gates kaj Leo Rafael Reif, prezidanto de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Tiel la nombro de eksterlandaj membroj de la Ĉina Akademio de Inĝenierio pligrandiĝis al 66. 


    Laŭ la Ĉina Akademio de Inĝenierio, per ĉi-foja elekto la strukturo de aĝoj, kovrado de fakoj kaj regiona distribuo de la akademianoj estis plu plibonigitaj. 


    Laŭraporte, okaze de la ĉi-jara nova elekto de eksterlandaj akademianoj la nombro de kandidatoj kaj tiu de elektitaj membroj estis la plej granda en la historio. Ĉiuj 18 elektitaj eksterlandaj akademianoj estas ankaŭ akademianoj en sia propra lando, kaj havas bonan internacian reputacion kaj grandan influon. 


    En la lastaj jaroj kiel prezidanto de la usona kompanio TerraPower, Bill Gates multfoje disvolvis substancan kunlaboron kun rilataj entreprenoj de Ĉinio. Ankaŭ Ann Dowling ofte vizitis Ĉinion. En la pasinta jaro en Pekino okazis seminario pri kunlabora novkreado de ĉina-britaj lernejaj entreprenoj, kiu estis kune organizita de la Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj la Reĝa Akademio de Inĝenierio. En la seminario estis profunde diskutita la efika efektivigo de modelo de kunlabora novkreado de lernejaj entreprenoj. Ann Dowling diris, ke la ĉina-brita strategia kunlaboro de lernejaj entreprenoj povas alporti multe da profitoj al la partoprenantoj. 


    Kun ĉiutaga disvolviĝo de la scienca kaj teknologia fortoj de Ĉinio, pli kaj pli multe da internacie renomaj inĝenieraj sciencistoj kaj teknikistoj volas partopreni en la konstruado de moderna novkrea Ĉinio. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments