El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ĉinio okazos la Altnivela Kunveno de Dialogo inter KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj

| 2017-11-29
Bookmark and Share

<span style="""font-size:"" font-family:="""" times="""" new="""">内容</span>




   De la 30-a de novembro ĝis la 3-a de decembro la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigos en Pekino senprecedence grandskalan konferencon Altnivela Kunveno de Dialogo inter KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj. Ĝia ĉeftemo estos: "Formi homaran komunumon de la komuna sorto kaj kunkonstrui belan mondon -- devo de politikaj partioj".  


    Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj ĉina prezidanto, ĉeestos al la inaŭguro de la konferenco kaj faros paroladon. Al Pekino venos gvidantoj de pli ol 200 politikaj partioj kaj koncernaj organizoj el pli ol 120 landoj, kaj ili faros interparolojn kaj diskutojn.  


    La konferenco estas la unua multflanka diplomatia okazaĵo gastigata de Ĉinio post la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Kaj estas la unua fojo, ke KPĈ faras altnivelan interparolon kun diversaj politikaj partioj de la mondo. Ĝi estas ankaŭ la unuafoje okazigita tutmonda konferenco de gvidantoj de politikaj partioj kun la plej granda nombro da partoprenantoj. Ĝi havas kreivecan signifon en la historio de KPĈ kaj trarompan signifon por la historio de mondaj politikaj partioj. 


    La ĵus finita 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estis vaste atentata de la internacia socio, kaj multaj politikaj partioj de diversaj landoj volas profunde kaj sisteme koni ĝin. Por pli efike respondi la atendon de la internacia socio KPĈ decidis okazigi la konferencon, kaj konigi la spiriton de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ al geamikoj de eksterlandaj politikaj partioj. Samtempe, per interparoloj, KPĈ volas diskuti kun ili pri efika vojo por konstrui la homaran komunumon de la komuna sorto kaj belan mondon.  


    La kunveno, kiel altnivela dialoga platformo por mondaj politik-partioj, helpos ilin kune diskuti en egaleco, lerni unuj de aliaj spertojn regi la partion, kaj altigi kapablon en politika administrado. Tio kunligos pli da forto kaj saĝo por solvi disvolvajn malfacilojn de la homa socio kaj kune formi la komunumon de la komuna sorto. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments