El Popola Ĉinio>头条新闻>

Enskriboj sur testudkarapacoj aldonitaj en Memoron de Monda Registro

| 2017-11-28
Bookmark and Share


   La 24an de novembro enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj trapasis la ekzamenon de Unesko, kaj estis aldonitaj en la Memoron de la Monda Registro.


    Enskriboj por antaŭdiro kaj preĝo


    Antaŭ pli ol cent jaroj Wang Yirong, erudiciulo en Qing-dinastio (1644-1911), trovis malgrandajn bildojn sur Longgu, ĉina kurac-herbo. Fakuloj konfirmis, ke tiuj misteraj simboloj estas la pratempaj skriboj -- enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj, kaj fruigis la skribe registritan ĉinan historion je mil jaroj.


    Enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj estas la plej fruaj skriboj de Ĉinio. Elfositaj el Yin-ruinoj en Anyang de Henan-provinco, ili estis uzitaj por la antaŭdiro de fortuno kaj malfortuno en la malfrua Shang-dinastio antaŭ pli ol 3 000 jaroj. Pro la enskriboj, la evoluo de la ĉina civilizacio daŭris, kaj la hodiaŭaj ĉinaj ideogramoj estas hereditaj. Tio estas unika kaj aŭtentika materialo por esplori la longan kaj brilan civilizacian historion de Ĉinio kaj fruajn landon kaj socion.


    Ordigo de enskriboj


    La konservado de la enskriboj en Ĉinio kaj aliaj landoj estis ordigitaj. Estas ĉirkaŭ 160 mil pecoj de karapacoj kun 4 300 unuopaj skriboj, inter kiuj 1 600 estis malĉifritaj. La enskriboj registris divenojn kaj eventojn en la reĝa familio en la malfrua periodo de Shang-dinastio antaŭ pli ol 3 000 jaroj. Ili estas apartaj kulturaj heredaĵoj pri historiaj memoroj de Ĉinio.


    Krome, la ĉina fonduso pri socio kaj scienco jam komencis la esploron pri la enskriboj pere de granda datumaro kaj nub-platformo, kaj Ĉinio starigos datenbankon de la enskriboj. Profesoro Guo Xudong, direktoro de esplor-centro de enskriboj sur testudkarapacoj, bestostoj kaj Shang-dinastia kulturo, diris, ke trarompiĝos modernaj esploraj metodoj kaj rimedoj por la enskriboj.


    Premio por malĉifro


    La 28an de oktobro lastjare ĵurnala anonco pri la enskriboj alvokis multajn atentojn: esploro pri malĉifro de unuopa nerekonita enskribo povas ricevi rekompencon je 100 mil juanoj, post juĝo de fakula komitato.


    Estas multaj progresoj en la modernigo de esploraj metodoj kaj rimedoj, tamen deĉifro de ĉiu ajn nerekonita enskribo estas malfacilega. En la historo pri esploro de la enskriboj, kelkaj "novaj metodoj" por malĉifri la tutan tekston de la enskriboj sensaciis en la publiko, tamen post la sensacio la esploro ne estis antaŭenpuŝita.


    Iuj diris, ke la enskriboj el Shang-dinastio estas enciklopedio de la socio en tiu tempo. Tamen, ĝis nun legado kaj komprenado de ĉi tiu "enciklopedio" ne estas profundaj kaj kompletaj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments