El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estos lanĉita la serio de ĉinaj klasikaj kavaliraj romanoj "Trilogio de Kondoraj Herooj" en la angla lingvo

| 2017-11-27
Bookmark and Share


    Laŭ raporto de BBC, ekde 2018 la brita eldonejo MacLehose Press eldonos la serion de ĉinaj klasikaj kavaliraj romanoj "Trilogio de Kondoraj Herooj" de Jin Yong en la angla lingvo. La serio estas dividita en 3 partojn, nome Legendo de la Kondoraj Herooj, La Reveno de la Kondoraj Herooj kaj Ĉiela Glavo kaj Drako-buĉa Sabro. Ĉiu parto konsistas el 4 volumoj, kaj do la tuta serio el 12 volumoj. Heroo Naskiĝis, la unua volumo de la unua parto de la serio, estos unue eldonita en februaro de la venonta jaro. 


    Laŭraporte, en 2012 Anna Holmwood, sveda junulino kiu bone konas la ĉinan lingvon kaj ĉinan kulturon, jam ekserĉis eldonejon por la angla versio de Legendo de la Kondoraj Herooj. Ŝi premisis, ke devas esti eldonejo por popularaj libroj kaj ne por akademiaj. Kiam ŝi lernis la ĉinan lingvon, ŝi trovis ke la verkoj de Jin Yong estas tre fascinaj. Krome, ŝi ĝuste laboris pri aŭtorrajtoj de libroj, kaj eltrovis, ke la verkoj de Jin Yong havas grandan potencialon populariĝi en la okcidenta merkato. En okcidentaj librejoj estas malmulte da romanoj pri ĉinaj kavaliroj, dum multaj surretaj nerajtigitaj tradukoj pruvas la bezonojn ekzistantajn en la merkato. Fine ŝi decidis mem efektivigi ĉi tiun projekton.


    Elektante eldonejon, kiu celas amasan merkaton kaj komercas en la tuta mondo, oni povas eviti problemojn de tro alta prezo, tro malgranda merkato, kaj malfacileco por la ĝenerala publiko, ktp.. Laŭraporte, kiam la eldonejo antaŭe faris rilatan merkatan esploron, ili invitis 2 okcidentanojn, kiuj konas la ĉinan lingvon, por legi la libron Legendo de la Kondoraj Herooj, kaj la du legantoj multe laŭdis ĝin. Unu brita knabino, kiu legis parton de la angla traduko, trovis, ke la mondo de ĉinaj kavaliroj ne estas malfacile komprenita kaj la traduko tre facile legiĝas. 


    Anna Holmwood opinias, ke kulturaj diferencoj ne estas baro por koni la verkojn de Jin Yong en la okcidento. La ofte uzata titolo "ĉina versio de La Mastro de l' Ringoj" ne povas vere reprezenti la romanon Legendo de la Kondoraj Herooj, sed tiu esprimo povas almenaŭ montri, ke en la okcidenta literaturo estas io ekvivalenta al la tradiciaj ĉinaj kulturoj pri kavaliroj, kaj se La Mastro de l' Ringoj povis esti transplantita en la ĉinan kulturon, do ankaŭ la romano Legendo de la Kondoraj Herooj povos esti transplantita en la anglalingvan kulturon. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments