Translokiĝo al mia tria loĝejo en Pekino
de USUI Hiroyuki
Mi preskaŭ forgesis skribi en tiu ĉi rubirko pri tio, ke mi translokiĝis en la fino de aŭgusto. Do jam pasis preskaŭ tri monatoj, kaj intertempe mi ne povis ion verki pri la temo pro diversaj kialoj, ekzemple la kutima kelksemajna restado en Japanio dum la oktobraj ferioj de la nacia tago de Ĉinio.
Historieto de miaj nestoj en Pekino
Fakte temis pri la dua fojo, ke mi translokiĝis ene de Pekino. Kiam mi venis al Pekino en la fino de marto 2012, kun la helpo de mia nuna direktorino Chen Ji mi trovis loĝejon proksime de El Popola Ĉinio, je la distanco de 7-8minuta piedirado kaj ekloĝis tie. Miaj gekolegoj tiam afablis doni al mi diversaj hejmajn ilojn tiel ke mi mem devis aĉeti nur kelkajn aĵojn.
Mia unua loĝejo rigardata de sube
Interna aspekto de mia unua loĝejo
Meze de marto 2014 mi translokiĝis ĉar mia tiama direktorino, Su Yijun, diris, ke emeritiĝinta kolego de ŝia edzo posedas apartamenton kaj pretas luigi ĝin por longa periodo. Do mi eknestis tie, de tiam pasis tri jaroj kaj komence de tiu ĉi jaro la posedanto avertis min, ke li eble ne povos ludoni al mi la loĝejon dum plena jaro ĉar oni eventuale decidus malkonstrui la tutan konstruaĵon, kiu estis konstruita iam en la 1970-aj jaroj.
Efektive en la komenco de aŭgusto mia posedanto diris, ke mi laŭeble rapide trovu novan loĝejon ĉar la koncerna decido estis farita. Ĉi-foje helpis min mia kolegino Zhang Xiatong por trovi alian neston. En tiu okazo mi devis miri pri la ŝanĝiĝoj okazintaj dum la lastaj kvin jaroj. Ekzemple, antaŭe ni iris piede al proksima dommaklera kompanio por serĉi loĝejon, sed ĉi-jare ni faris tion per manipulado de saĝtelefono! Do ankaŭ en tiu ĉi kampo Ĉinio pli kaj pli fariĝas ŝagtelefona socio. Unu afero tamen restis sama: por iri rigardi loĝejon juna oficisto de dommaklera firmao veturigis skoteron, kaj mi sidis malantaŭ li iom timtremante pro kurrapidego de la skotero.
Ne tute glata translokiĝo
Feliĉe la nova loĝejo estis rapide trovita, denove proksime de la laborejo. Tio estas utila ankaŭ pro tio, ke mi jam konas la ĉirkaŭaĵon. Nun estas problemo la translokiĝo. En 2012 mi alvenis ĉi tien nur kun du kofroj. En 2014 al ili aldoniĝis ses kartonaj skatoloj, kaj helpis min trasporti ilin Su Yijun, ŝia edzo kaj du miaj Esperanto-studentoj. Ĉi-foje estis pli ol dek skatoloj, kaj por forporti tiujn aferojn fine venis okazo uzi ĉinan translokigan kompanion. Mi fiksis la daton de translokiĝo je la 24-a de aŭgusto kaj mia alia kolegino Gao Shuyuan afablis rezervi translokigan servon.
De mia dua loĝejo eblis havi tian perspektivon en mateno.
Dek skatoloj sidas sur la plank'...
En tiu tago tamen montriĝis, ke la mendita translokigisto ne sukcesis trovi mian malnovan loĝejon ĉar li ne posedis saĝtelefonon. Mi suspektas, ke temis pri mia samgeneraciano, kiu ne plene adaptiĝas al la nuna saĝtelefona socio. Nu, fakte io tia foje okazas ankaŭ al mi. Kiel ajn, kolegino Gao Shuyuan rapide trovis anstataŭanton. La trovita juna kaj fortika ulo alvenis kaj komencis labori. Li devis ŝvitegi kaj anheli portante miajn pezajn skatolojn po du aŭ tri de la 5-a etaĝo suben. Nu, en Pekino kutime konstruaĵoj malpli-ol-7etaĝaj malhavas lifton! Li faris ĉion sola. Kiam li finis porti ĉion al sia aŭto parkita sube, mi almenaŭ proponis al li akvon kaj li ĝin trinkegis. Mi donis al li akvon pro kulposento, ke mi laboregigis lin kvankam la manko de lifto ne estas mia kulpo.
Krom la komenca stumblo, t.e. la neapero de la unua translokigisto, kaj ŝvitego de la dua, ĉio iris glate. La dua translokigisto kaj mi kune veturis per lia aŭto al la nova loĝejo, kie li povis rapide kaj sen ŝvitego fini la laboron ĉar tie ne mankas lifto. La laboro finiĝis antaŭ la tagmezo, kaj la transportisto postulis de mi nur 92 juanojn (t.e. egalvaloro de 12 eŭroj). Tio igis min miregi ĉar la unua transportisto, kiu ne aperis, parolis pri duobla prezo. Dankon, ke vi ne sukcesis veni!
Plia artikolo verkota por "forporti" ĉiujn rememorojn
Tiel mi sukcesis instaliĝi en la nova loĝejo. Ĝi estas sur la 2-a etaĝo kaj frontas al sporta korto de mezlernejo trans vojeto. De tie ne eblas havi tian perspektivon kian mi povis havi en la antaŭa loĝejo. Sed pli multe mi zorgis pri la fakto, ke ĝi ne frontas al la sudo. Mia unua penso estis: ĉu lavitaj vestaĵoj facile sekiĝos? Tio tamen montriĝis superflua timo ĉar en la ĝenerale seka Pekino vestoj ĉiukaze rapide sekiĝas.
Interne de mia tria loĝejo
Malantaŭ arboj sin kaŝas la konstruaĵo, en kiu estas mia tria loĝejo.
La nova nesto ja plaĉis al mi. Sed mi plej verŝajne tre baldaŭ verkos unu plian artikolon pri mia dua loĝejo ĉar verkante tiun ĉi artikolon mi konsciiĝis ke mi havas pli da rememoroj pri ĝi. Do nun montriĝas, ke mi ne povas tuj "forporti" ĉiujn rememorojn pri tiu nesto, same kiel mi ne povis fini forportadon de ĉiuj objektoj de tie per la uzo de la translokiga servo. Fakte eĉ post la tago, kiam mi uzis la translokigan servon, mi devis plurfoje iri kaj reveni inter la du loĝejoj portante en sakoj diversajn aferojn, kiuj ankoraŭ restis en la malnova nesto.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat