El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la konferenco de UN pri klimata ŝanĝo en Bonno

| 2017-11-20
Bookmark and Share

Bonnaj mediprotektantoj elfaris gigantan terglobon por alvoki kunan protekton de nia komuna hejmo. (Foto el Ĉina Vidaĵo)


    Frumatene de la 18a de novembro laŭ la loka tempo en Bonno de Germanio fermiĝis la konferenco de UN pri klimata ŝanĝo. Fiĝia ĉefministro Frank Bainimarama, prezidanto de la konferenco, diris en la fermo, ke ĉiuj partioj konsciis la neceson alpreni decidan agadon por trakti la klimatan ŝanĝon, kaj la konferenco havis progreson en detala efektivigo de la Pariza Interkonsento.


    Bazo por efektivigo de la Pariza Interkonsento


    Ĝi estis la unua konferenco de UN pri klimata ŝanĝo, post kiam Usono retiriĝis de la Pariza Interkonsento. La internacia komunumo daŭrigis la komencan tendencon de la Pariza Interkonsento kaj montris fortan politikan volon. Ankaŭ usonaj ŝtatoj, urboj, entreprenoj kaj neregistaraj grupoj promesis plu subteni la trakton de klimata ŝanĝo. En la ferma tago la intertraktado pri financa subteno al malriĉaj landoj daŭris ĝis frua mateno. En du semajnoj la delegitoj por la intertraktado ellaboris multe da dokumentoj. En la venonta jaro, surbaze de tiuj dokumentoj estos elfaritaj detalaj reguloj pri efektivigo de la Pariza Interkonsento.


    Ĉinaj kontribuo kaj projekto


    La agadoj de Ĉinio kaj la pozitiva rolo de la ĉina delegacio fariĝis fokuso de la konferenco. Delegitoj de diversaj landoj kaj internaciaj organizoj laŭdis la pozitivan rolon de Ĉinio en traktado de klimata ŝanĝo.


    Laŭ donitaĵoj el la monda aŭtoritata organizo, Ĉinio fariĝis la plej granda produktanto, konsumanto kaj investanto de renovigeblaj energifontoj en la tuta mondo. Spencer Dale, ĉefekonomikisto de la Brita Petrol-kompanio, diris, ke Ĉinio kondukas la akcelitan disvolvadon de tutmondaj renovigeblaj energifontoj. En 2016 Ĉinio kontribuis 41% de la tutmonda kresko de renovigeblaj energifontoj, kio superis la tutan kvanton de la kresko de la Organizo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvo.


    Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej frue sankciis la Parizan Interkonsenton kaj plej frue liveris al UN land-projekton pri trakto de klimata ŝanĝo. En 2015 Ĉinio promesis, ke ĝia ellaso de karbona dioksido atingu la kulminon kiel eble plej frue proksimume ĝis la jaro 2030. Ĉi-jare Ĉinio komencis studi la horaron pri ĉesigo de produktado kaj vendado de tradici-energifontaj veturiloj. Nun Ĉinio estas la plej granda produktanto kaj konsumanto de novenergifontaj veturiloj en la tuta mondo.


    Samtempe, ankaŭ la rolo de Ĉinio en la tutmonda klimata regado estas vaste agnoskita. En la konferenco, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres diris, ke Ĉinio montris gravan gvidadon en la ekonomia disvolvo, medio kaj klimato kaj aliaj kampoj por multaj jaroj, kaj estas grava kunlabora partnero de Unuiĝintaj Nacioj en multflankaj procezoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments