El Popola Ĉinio>头条新闻>

C919, eble alia nomkarto de Ĉinio post altrapida trajno

| 2017-11-16
Bookmark and Share


   Ĉiuj novaĵoj pri la aviadilo C919 altiras atentojn de ĉinoj, ĉar ĝi posedas sendependajn rajtojn pri intelekta proprietaĵo de Ĉinio por komerca fluglinio. Nun ĝi finis la unuan interurban flugon, kio markas, ke la aviadilo kapablas interurban flugon, kaj eniras la stadion pri ekzameno de flugtaŭgeco kaj akiro de licenco. 


    Konkurenckapablo por internacia merkato


    En la rondo de internacia aviado, C919 estas rigardata kiel la plej forta rivalo de Airbus-A320 kaj Boeing-737. Kompare kun ili, C919 havas multajn novigojn.


    Ekzemple, sistemo de monitorado kaj panea diagnozo povas ĉiam monitori la staton de la aviadilo; konsumo de brulaĵo estas reduktita je 13-15% kompare kun similaj aviadiloj, kaj malpliiĝis je 3% la aera rezisto; krome, ĝia pasaĝera kajuto estas pli komforta.


    Ĝis nun C919 ricevis konfirmojn kaj mendpromesojn el 27 klientoj, kaj entute 730 aviadiloj estis menditaj de la usona kompanio General Electric, la germana flugkompanio PuRen kaj aliaj fremdlandaj klientoj.


    Li Xiaojin, ĉefo de la Esplor-bazo de Aviadaj Transporta Ekonomio kaj Administrado sub la Civila Aviada Universitato de Ĉinio, diris: "Premo el Airbus kaj Boeing ne estas malgranda, tamen la apero de C919 liveras pli da ebleco por la ĉina civila aviado redukti dependecon de Boeing, Airbus kaj aliaj aviadaj magnatoj."


    Ĉina Komerc-aviadila Kompanio Limigita diris, ke iagrade la projekto de granda ĉina aviadilo same kiel lunesploro puŝas Ĉinion en transformiĝo de fabrik-lando granda al fabrik-lando potenca.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments