El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina superkomputilo denove metis sur sin la kronon de la monde plej rapida kalkulmaŝino

| 2017-11-15
Bookmark and Share

Ĉina superkomputilo Sunway TaihuLight


    La 13an de novembro estis publikigita la plej freŝa listo de la 500 plej potencaj superkomputiloj. En ĝi ĉinaj superkomputiloj Sunway TaihuLight kaj Tianhe-2 okupis respektive la unuan kaj duan lokojn por la kvara fojo sinsekve.


    La listo estas eldonita en ĉiu sesa monato. Ĉi-foje la ĉinaj superkomputiloj Sunway TaihuLight kaj Tianhe-2 okupis plu la plej antaŭaj lokoj per kapablo de 93 petaklakoj kaj 33,9 petaklakoj en ĉiu sekundo. Usono ne aperas en la antaŭaj tri lokoj por sinsekvaj du fojoj. Antaŭ ses monatoj la superkomputilo Titan el Usono estis venkita de Piz Daint el Svislando kaj falis al la kvara loko, kaj ĉi-foje Gyoukou el Japanio superis ĝin, kaj ĝi nun estas en la kvina loko.


    Laŭ fakulo pri komputado, la usona departemento pri energio subtenas konstruadon de du novaj superkomputiloj, Summit kaj Sierra. La kalkul-kapablo de Summit estos duoble pli rapida ol tiu de Sunway TaihuLight kaj ĝi estos ekuzita venontjare laŭ prognozo. Usono esperas denove havi la monde plej rapidan superkomputilon post ses monatoj.


    Laŭ nombro de kalkulmaŝinoj en la listo, en junio pasintjare Ĉinio unuafoje superis Usonon, kiu longtempe okupis la unuan lokon, per malgranda avantaĝo de 167 kontraŭ 165; en novembro pasintjare la du landoj posedantaj po 171 kalkulmaŝinojn okupis la unuan lokon; kaj en junio ĉi-jare Usono superis Ĉinion kaj okupis la unuan lokon per 169 kontraŭ 159.


    Pri fabrikoj, la ĉina fabriko Inspur distingiĝis, ĉar la nombro de ĝiaj kalkulmaŝinoj pliiĝis de 20 antaŭ ses monatoj al 56 ĉi-foje, okupante la trian lokon inter komputilaj fabrikoj.


    Liu Jun, ĉefo de la sekcio pri altkvalitaj serviloj el Inspur, diris, ke Ĉinio elspezis multe por superkomputiloj en la lastaj jaroj, kaj servoj de altkvalita kalkulo de ĉi-rilataj fabrikoj rapide disvolviĝas. La esplorinstitutoj kaj fabrikoj de Ĉinio atentas teknikan novigon de siaj produktoj, kaj pro tio grandskale pliiĝas ilia konkurenckapablo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments