El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Bangladeŝa esperantisto vizitis Artkolegion de Kunming

| 2017-11-15
Bookmark and Share

   Lastatempe bangladeŝa esperantisto Muhammad Huq vojaĝis en la urbo Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, Ĉinio. Invitite de Esperanto-instruistoj el la Artkolegio de Kunming, li vizitis la artkolegion vespere de la 14a de novembro.


    En Esperanto-kurso, lernantoj salutis lin kaj ili simple interparolis. Kelkaj demandis lin pri liaj lando kaj lernado de Esperanto. Li ĝoje respondis la demandojn kaj donacis du verdajn stelojn al du lernantoj, kiuj plej aktive parolis kun li. Post vizito en Kunming, li flugis al Pekino.




(Raporto de Liu Baoguo kaj fotoj de Alessandra Madella kaj Li Lin)

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments