El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina aĉetfestivalo altiras fremdlandanojn

| 2017-11-13
Bookmark and Share

    La 11a de novembro estas aĉetfestivalo ne nur de ĉinoj. Tiu ĉi ĉina versio de Nigra Vendredo jam furoras en multaj landoj. Fremdlandanoj rekte aĉetas aŭ petas samlandanojn, kiuj studas en Ĉinio, fari aĉetadon en ĉinaj retbutikoj. Laŭ la retejo Baixing, retbutikoj preferas dungi laborantojn kiuj scipovas fremdam lingvon krom la ĉina. Pro tio multaj universitataj studantoj laboras rete kaj portempe por retbutikoj.


    Rusio


    Zhu Hanqing (ĉina nomo), ruso kiu studas en Ĉinio, diris al raportisto, ke unu semajnon antaŭ la aĉetfestivalo ŝi ekfoliumis la ĉefajn retbutikojn, faris komparon kaj elekton laŭ la deziroj de siaj familianoj kaj amikoj. La aĵoj estas senditaj al ŝia lando tra internacia loĝistiko.


    "Ordinare oni ricevas la pakaĵon el Ĉinio al Rusio post kelkaj tagoj, tamen la loĝistiko estas malrapida dum la aĉetfestivalo. Pasintjare iu rusa aĉetinto ricevis la aĵon post pli ol tri monatoj."


    En ŝia aĉetlisto estis 65 objektoj, inkluzive de vestaĵo, lanug-ludilo, diĝit-produkto ktp, kaj la plej multekosta estis kamerao.


    En la 11a de novembro pasintjare rusoj faris 20 milionojn da mendiloj, je 60% de tiuj el fremdaj landoj.


    Norvegio


    Komplett, la plej granda ret-debitejo en Norvegio, anoncis, ke ĝi vendas la komercaĵojn kun rabato en la 11a de novembro.


La 11an de novembro en Oslo, afiŝo de la aĉetfestivalo de Lefdal, la plej granda debitejo de elektronika produkto kaj elektra hejma aparato de Norvegio (Foto el Xinhua-novaĵagentejo)


    Tonis, sekciestro pri publikaj rilatoj de Komplett, diris dum intervjuo: "Komplett unuafoje rabate vendas dum la aĉetfestivalo de la 11a de novembro. Ĉi-jare ni volas fari provon, ĉar ni vidas, ke multaj ĉinaj komercistoj multe profitas de la aĉetfestivalo. Ĝis nun ni estas tre kontentaj pri nia vendado."


    La ĉefflua reta ĵurnalo de Norvegio "Interreta Ĵurnalo" raportis, ke multaj norvegoj komencis rimarki la aĉetfestivalon kaj kredas, ke ĝi eble fariĝos "granda tago" en Norvegio.


    Elmina, administranto de Lefdal-vendejo en Oslo, diris al amaskomunikilo: "La aĉetfestivalo en la 11a de novembro en Ĉinio estas granda festivalo. En la sama tago de la pasinta jaro ni faris allogajn ofertojn en nia retbutiko kaj havis bonan rezulton. Ĉi-jare ni volas fari la saman oferton en realaj butikoj por vidi ĉu ni povas ŝanĝi la butikuman sperton de konsumantoj."


    Alibaba, la plej granda detala retbutiko, lanĉis la aĉetfestivalon en la 11a de novembro 2009, kaj ĝi rapide fariĝis unu el la plej grandaj aĉetfestivaloj en la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments