El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faris ĉefteman paroladon en la pintkonferenco de ĉefadministrantoj kadre de APEK

| 2017-11-13
Bookmark and Share

   La 10an de novembro la ĉina prezidanto Xi Jinping invitite ĉeestis la pintkonferencon de ĉefadministrantoj kadre de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Da Nang, Vejtnamio, kaj faris ĉefteman paroladon titolitan "Kapti la Ŝancon ĉe Transformiĝo de la Monda Ekonomio kaj Serĉi Pli Grandan Disvolviĝadon de Azi-pacifiko". Li emfazis, ke la mondo nun restas en la historia procezo de rapida ŝanĝiĝo, kaj la monda ekonomio estas frontanta al transformiĝo de pli profunda grado. Ni devas adaptiĝi al la ĝenerala tendenco, kuraĝi preni sur nin la devon kaj kune malfermi pli luman estontecon por disvolviĝo kaj prosperiĝo de Azi-pacifiko.



    Xi Jinping rimarkis, ke al la vojo de evoluo ne ekzistas fino, sed nur nova ekirpunkto. La mondo nun estas renkontanta la profundan transformiĝon de dinamiko de kreskado, maniero de la monda disvolvado, procezo de la ekonomia tutmondiĝo kaj regsistemo de la monda ekonomio. Azi-pacifiko estas la plej granda maso de la tutmonda ekonomio kaj ankaŭ estas unu el la ĉefaj motoroj de ekonomia kreskado en la mondo. Ni devas bone koni la evoluan tendencon de la tutmonda ekonomio, precize nin orienti, posedi la regulojn, kaj kategorie reagi al la profunda transformiĝo de la monda ekonomio. Por tio ni proponas la jenajn:


    1. plue persisti en konstruado de malferma ekonomio kaj strebi al realiĝo de kunprofito kaj kungajno;


    2. plue serĉi novkreiva kreskado kaj elfosi novan dinamikon de disvolvado;


    3. plue plifortigi kunlaboron kaj interrilatojn kaj praktiki interagan disvolvadon;


    4. plue pliigi inkluzivemon de ekonomia kreskado kaj lasi la popolamasojn kunĝui la fruktojn el la disvolviĝo.



    Xi Jinping substrekis, ke la paco, stabileco kaj prospero de Azi-pacifiko apartenas al la tutaj popolanoj de Azio kaj Pacifiko, la estonteco de Azi-pacifiko devas dependi de la kuna kreado de la azi-pacifikaj popoloj. Interfido, inkluzivemo, kunlaboro kaj kungajna partnereco estas la spirita ligilo de la granda azi-paficika familio kaj estas grava garantio, kio ebligas al la azi-pacifika kunlaboro iri sur ĝusta vojo. Lasu al ni serioze akceli kunlaboron, senŝanceliĝe preni agojn kaj kune konstrui pli belan morgaŭon de Azi-pacifiko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments