El Popola Ĉinio>头条新闻>

La prelego de Xi Jinping estas atendata

| 2017-11-10
Bookmark and Share

    Matene de la 10-a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping veturis de Pekino al Vjetnamio por ĉeesti la 25-an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) laŭ invito de Tran Dai Quang, prezidanto de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio, kaj faros ŝtataferan viziton al Vjetnamio kaj Laoso laŭ invito de Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, Tran Dai Quang, prezidanto de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio, kaj Bounnhang Vorachit, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Popola Revolucia Partio de Laoso kaj prezidanto de la Popola Demokratia Respubliko de Laoso.


    Xi Jinping ĉeestos ankaŭ la pintkunvenon de industriaj kaj komercaj gvidantoj kaj faros prelegon.



   Robert E. Moritz, prezidanto de la kompanio Price Waterhouse Coopers, diris: "Mi ne povas antaŭvidi la enhavon de la parolado de la prezidanto Xi, tamen mi esperas, ke li daŭre eksplikos pozitivajn opiniojn kaj prezentos konkretajn metodojn por realigo de koncernaj celoj per reformado."


   Komerca konsilisto de aŭstralia ambasadorejo al Vjetnamio diris: "Mi volas aŭdi klarigojn de la prezidanto Xi pri perspektivo de la ĉina ekonomio, kaj liajn opiniojn pri la ĝenerala tendenco de la monda ekonomio."



   Prezidanto de la singapura grupo O&S esperas, ke la prezidanto Xi multe parolos pri kunfandiĝo de regiona ekonomio, faciligo de komerco en APEK kaj aliaj temoj.



    Direkciano de la Aŭstralia Asocio pri Fabrikado kaj Inĝenierado en la regiono Hunter atendas pli profundan klarigon pri tutmondiĝo kaj pri la iniciato de "La Zono kaj Vojo". 


    Kuna pentrado de nova perspektivo pri kunlaboro en la estonteco


    Prezidanto de Instituto pri Esplorado kaj Edukado de Virinoj diris: "La regiono Azi-Pacifiko estas tre vigla merkato, tamen estas granda diferenco inter tiuj ekonomioj. Mi volas scii, kiel Ĉinio helpos malgrandajn ekonomiojn ekspluati potencialajn fortojn por disvolvado."


    La fondinto de la usona Kalifornia Instituto pri Sano diris: "Mi volas aŭskulti, kian rolon Ĉinio ludos en la monda ekonomio, precipe en infrastruktura konstruado kaj en levigo de san-nivelo de la aziaj popoloj."


Raportis Wang Fengfeng, Zheng Xiaoyi, Luo Jun kaj Tao Jun

Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments