El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fokusoj de la Konferenco de Gvidantoj de APEK en Da Nang, Vjetnamio

| 2017-11-09
Bookmark and Share


   La 6-an de novembro en Da Nang, Vjetnamio, komenciĝis la Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Krom la atentokapta neoficiala konferenco de gvidantoj de APEK, dum la konferenca semajno okazos ankaŭ konferenco de Komerca Konsilanta Konsilio, konferenco de altranguloj, konferenco de ministroj, pintkunveno de industriaj kaj komercaj gvidantoj kaj aliaj aktivaĵoj. 



    Tri fokusoj de la ĉi-foja konferenco de APEK


    La unua: plua antaŭenpuŝo de interligo kaj interkomunikado


    Dum la konferenco de APEK en Balio, okazinta en 2013, Ĉinio prezentis la proponon krei dispozicion de interligo kaj interkomunikado ĉe du bordoj de Pacifiko. Post tio la disvolvado de interligo kaj interkomunikado estas vaste laŭdata de APEK-membrolandoj. Dum la ĉi-jara konferenco Ĉinio plu akcelos liberaligon kaj faciligon de regionaj komerco kaj investado, interligon kaj interkomunikadon en kvar kampoj, nome translanda elektronika komerco, proviz-ĉeno, akcesora industrio de APEK kaj serva industrio.


    La dua: plenforta konservo de malfermo


    Dum la pasintaj pli ol 20 jaroj, APEK multe sukcesis en antaŭenigo de merkata malfermo, liberaligo kaj faciligo de komerco kaj investado, kaj en aliaj kampoj. Tamen nuntempe nestabilaj faktoroj de la tutmondaj ekonomio kaj komerco multiĝas, protektismo reaperis kaj multflanka komerc-mekanismo alfrontas defiojn. Dum la pasintjara APEK-konferenco en Limo, Ĉinio klare montris, ke la ekonomia tutmondiĝo estas la ĝenerala tendenco de disvolvado, kaj ke fermiteco kaj ekskluziveco ne estas ĝusta elekto, emfazinte, ke oni devas akceli liberaligon kaj faciligon de komerco kaj investado, kontraŭi protektismon en iu ajn formo, kaj per agoj montri al la mondo la decidon kaj fidon de APEK pri ekonomia tutmondiĝo. En la ĉi-foja konferenco Ĉinio daŭre antaŭenpuŝos malferman disvolvadon. 


    La tria: planado de perspektivo


    En 1994 en Bogoro de Indonezio, gvidantoj de membrolandoj de APEK klarigis la celon, ke membroj de evoluintaj ekonomioj kaj tiuj de evoluantaj ekonomioj realigos liberaligon de komerco kaj investado respektive en 2010 kaj 2020. Nuntempe APEK klopodas por realigo de la celo.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments