El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝo de ĉina kaj usona gvidantoj: kiel kunligi ĉinan revon kaj usonan revon

| 2017-11-08
Bookmark and Share

   Invitite de la ĉina prezidanto Xi Jinping, la usona prezidento Donald Trump faras ŝtatan viziton al Ĉinio inter la 8a kaj la 10a de novembro.


    Ĉina-usonaj rilatoj pliboniĝos


    Unue, la dulandaj gvidantoj ludas strategian kaj gvidan rolon.


    Post vizito de Ivanka Trump, filino de Donald Trump, al la ĉina ambasadorejo dum ĉina novjaro, pliiĝas la interagoj inter la dulandaj altranguloj.


Post renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj en Mar-a-Lago en aprilo, la du flankoj konfirmis la disvolvan direkton kaj principon de la dulandaj rilatoj, prioritatajn kampojn kaj mekanismojn, kunordigon de regiona ordo kaj aliajn gravajn demandojn.


    Due, altnivela dialog-mekanismo ludas kolonan rolon.


En majo la dulandaj gvidantoj ĉeestis la pintkunvenon de G20 en Hamburgo, Germanio. Post fermo de la pintkunveno ili refoje faris serion da gravaj interkonsentoj.


    Trie, kunlaboro "malvarmigas" pridisputatajn problemojn.


    Kadre de diversflanka ekonomia dialogo, la du landoj puŝas la cent-tagan planon, kaj estis atingitaj dek akordoj, ekzemple, pri reciproka malfermo de agrikulturaj produktoj inter la du landoj, financ-serva merkato kaj natura gaso. La du landoj ankaŭ puŝas unu-jaran planon pri ekonomia kaj komerca kunlaboro por faze kaj stabile altigi reciprokajn profiton kaj favoron en la dulanda ekonomio kaj fortigi kaj stabiligi la balaston de ĉina-usonaj rilatoj.


    Pragmata kunlaboro en la nova epoko


    La ĉina revo realigi la nacian releviĝon kaj "faru Usonon granda denove" de Usono havas similaĵojn, kaj la dulandaj registaroj klopodas por kontentigi la deziron de siaj popoloj havi bonan vivon.


    Sub tiu ĉi ideo, la du landoj devas konsideri kiel kunligi la ĉinan revon kaj la usonan revon laŭ pli makroskopa kaj pli longa vidpunkto, kune marŝi man-en-mane, reciproke kompletigi per siaj avantaĝoj kaj kontentigi la komunan postulon de la du popoloj per pragmata kunlaboro.


    Usono devas vidi ekonomie reciprokajn kompletigon kaj profiton, grandajn profitojn al la dulandaj popoloj kaj firmaoj, kaj plivastigi plu la kunlaboron.



    Perspektivo en la nova epoko


    De prezidentiĝo de Barack Obama ĝis nun, Usono neniam iniciatas la strategiajn perspektivon kaj framon pri ĉina-usonaj rilatoj. Por konduki la ĝeneralan stabilecon kaj eviti, ke la dulandaj rilatoj estu difinitaj de varme pridiskutataj problemoj, Ĉinio proponis starigi novtipajn grandlandajn rilatojn inter la du landoj laŭ la principo ne konflikti nek kontraŭstari, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno.


    Tial la vizito de Trump al Ĉinio kreas eksterordinaran ŝancon por estigo de plano por la dulandaj rilatoj en la venontaj 30, eble eĉ 50 jaroj.


    Rex Tillerson, usona ŝtata sekretario, vizitis Ĉinion por disvolviĝo de dulandaj rilatoj en la venontaj 50 jaroj. La renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj estos bona ŝanco por bildigi la perspektivon de la du landoj en la nova epoko kaj orienti la disvolvadon en la estonteco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments